Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 09 majo 2012, 20:31:28 ptm

Titolo: eŭropa Himno sur Arte
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 09 majo 2012, 20:31:28 ptm
Hodiaŭ, merkredo la 9a de majo, dum la Arte-ĵurnalo de la 19.45, estis eta ero pri la eŭropa himno en Esperanto. La ĵurnalo ankoraŭ videblas rete je http://videos.arte.tv/fr/videos/arte_journal-6638080.html (verŝajne nur dum limigita tempo). La ero pri Tago de Eŭropo estas ?. la 7a minuto; la himno ?. la 10a minuto.
Titolo: Re: eŭropa Himno sur Arte
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 majo 2012, 16:51:13 ptm
Gratulon al Sean pro tiu televida apero, kiun povis spekti kelkaj. 
ĉiuj aliaj povas ripari la mankon ĉe : http://videos.arte.tv/fr/videos/l_hymne_de_l_ue_en_esperento-6651270.html (http://videos.arte.tv/fr/videos/l_hymne_de_l_ue_en_esperento-6651270.html)
kaj
http://videos.arte.tv/fr/videos/les_citoyens_europeens_ont_la_parole_bonus-6651276.html (http://videos.arte.tv/fr/videos/les_citoyens_europeens_ont_la_parole_bonus-6651276.html)

Tiu ĉi raportero sekvas la sendadon fare de EEU, al la EU-Komisiono,
de Europa Civitana Iniciato, je 2a de aprilo 2012,
kun titolo : Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto.

Se vi filmis aŭ filmos kantadon de la himno en Esperanto fare de koruso,
bv. sendi la rezulton. Tia filmo bele ilustrus la kampanjon por tiu Civitana Iniciato.

Vidu la gazetaran komunikon  pri la ECI : http://www.europo.eu/eo/civitana-iniciato (http://www.europo.eu/eo/civitana-iniciato)
ĝi estis jam tradukita en ĉiujn EU-lingvojn.

Kore ALeks K.