+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  Poznan vokas!

Aŭtoro Fadeno: Poznan vokas!  (Legita 4356 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Poznan vokas!
« je: 13 aŭgusto 2017, 18:15:38 ptm »

Ene de mallonga tempo finiĝos la aliĝperiodo al la trijara kursaro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. La programo postulas perretan laboradon de distanco, kune kun sep vizitoj al Poznan (du ĉiujare plus unu kursfina vizito). Aliĝis jam dudeko da personoj el diversaj mondpartoj kaj landoj. Preskaŭ ne tro malfruas, ke ankaŭ vi aliĝu al tiu unika studgrupo. Iru al:  http://www.amu.edu.pl/~interl/

Ĉi tiu studprogramo montras, ke konstruitaj lingvoj havas valoron kaj indas je universitat-nivela esplorado. Tre gravas por nia tuta komunumo, ke prosperu la programo.