Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: PaulP je 05 novembro 2019, 14:09:15 ptm

Titolo: Lunteren: Kultura tago
Afiŝo de: PaulP je 05 novembro 2019, 14:09:15 ptm
KULTURA TAGO   

 
en sabato, la28a de marto 2020.

 
Esperanto Nederland organizas Kulturan Tagon
La kultura tago havas kiel temon

 
Faktoj kaj fantazioj’.

 
Lastatempe, falsaj novaĵoj, intenca falsado de informoj kaj duonfantaziaj rakontoj altiras la atenton de multaj homoj. Oni avertas kontraŭ falsaj informoj, sed ĉu vi povus distingi falsan de vera informo? En via retpoŝta kesto jam malfacilas kelkfoje.. Kaj kio estas mito, kio estas fakto pri Esperanto?
Fantazio estas grava afero, ankaŭ rilate al lingvoj. Ekzistas eĉ multaj fantaziaj lingvoj kiuj kaptas la atenton de gejunuloj kaj gemaljunuloj. Oni povas nomi diversajn verkistojn kiuj elpensis sian propran fantazian lingvon. Ekz.e Tolkien. Estus interese aŭdi kial ili faris tiujn fantaziajn lingvojn kaj ĉu ili havas vivon ‘ekster la romano aŭ filmo’. Ni ĝojas ke Federico Gobbo prezentos prelegon pri tiu temo.

 
Por testi vian kapablon distingi inter veraj kaj falsaj novaĵoj, inter faktoj kaj fantaziaĵoj, Bert de Wit prezentos kvizon pri “ĉu vere aŭ nevere?“. Kaj venos ankoraŭ alia persono por paroli pri faktoj kaj fantazioj en la Esperanto-mondo.
Ni ankaŭ kun ĝojo anoncas ke Kajto venos por distri nin per muziko kaj kantado. Kaj kompreneble vi rajtas kunkanti!

 
Kie okazos tiu Kultura Tago de Esperanto Nederland? En salono Floor en Lunteren, jam konata al tiuj kiuj en 2017 partoprenis la memorfeston pri Zamenhof. Kaj samkiel pasintfoje, oni povas vespermanĝi tie ankaŭ se oni aparte mendos tion. La ejo estas facile atingebla per privata kaj publika transportiloj.
Anoncu vian partoprenon per la aliĝilo kaj indiku ĉu vi volas ankaŭ partopreni la vespermanĝon.
Ni festos la printempon kaj tio ne estas falsa novaĵo!

Informado:
Esperanto Nederland,
sekretario@esperanto-nederland.nl