+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Plendoj pri la belga poŝto amasiĝas

Aŭtoro Fadeno: Plendoj pri la belga poŝto amasiĝas  (Legita 3163 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Plendoj pri la belga poŝto amasiĝas
« je: 30 julio 2021, 15:59:10 ptm »
Jam de kelkaj monatoj iuj abonantoj de Monato ricevas sian ekzempleron kun granda prokrasto. Ekzemple en Sud-Koreio ĝis nun eĉ la junia numero ankoraŭ ne alvenis; en pluraj landoj la julia eldono alvenis nur fine de julio, do monaton post la ekspedo. Certe en la pasinta jaro la pandemio estis unu el la kaŭzoj de la prokrasto. La nombro de internaciaj aviadilflugoj draste malgrandiĝis, kaj sekve la aera ekspedo ofte malfruiĝis.
Tamen ne pri ĉiu malbeno kulpas kovimo. La belga gazeto Het Laatste Nieuws (La lastaj novaĵoj) publikigis grandtitole en sia eldono de la 30a de julio la jenan eldiron de juna patrino: „Mia filo jam aĝas sep semajnojn, sed du trionoj de la naskiĝanoncoj ankoraŭ ne atingis miajn familianojn!”. Alia leganto skribis: „Mia filino ploris en sia skolta tendumejo, ĉar ni 'forgesis' pri ŝi kaj tute ne sendis leterojn, sed mi sendis plurajn leterojn al ŝi!”
Oficialulo de la belga poŝto klarigis, ke estas feria sezono, kaj ke pro tio laboras malpli da deĵorantoj. Krome laŭ li la malbona manskribo de la sendinto povas kaŭzi prokrastojn. Nu, la etikedoj sur la kovertoj de Monato ne estas mane skribitaj. Do tiu preteksto de la belga poŝto certe ne validas.
Ĉu ankaŭ via ekzemplero de Monato ankoraŭ ne atingis vin? Ni povas nur peti de vi iom da pacienco. Dum la atendado vi ja ankaŭ povas legi la bitan version en www.monato.be/pdf.
pp