+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Du favoraj mencioj de Monato

Aŭtoro Fadeno: Du favoraj mencioj de Monato  (Legita 3660 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Du favoraj mencioj de Monato
« je: 19 februaro 2021, 07:27:56 atm »
Ĉi-semajne du Akademianoj en du diversaj lokoj favore menciis la revuon MONATO. Jouko Lindstedt en intervjuo pri la esperantlingva Vikipedio diris, ke multaj kunlaborantoj de tiu Vikipedio antaŭ ol ekverki prefere iom legu tekstojn en bona Esperanto, kiel ekzemple tekstojn el MONATO. Bertilo Wennergren, la nuna respondeculo de PIV, sciigis ke la unuaj adaptoj por la nova eldono de PIV nun estas farataj, kaj ke tiuj unuaj adaptoj okazis pro sugestoj de la redaktoroj de MONATO.

Ĉu vi estas tiu, kiu ankoraŭ ne abonas MONATOn? Petu provnumeron de monato@monato.be!