+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Fotoj en Kortrijk

Aŭtoro Fadeno: Fotoj en Kortrijk  (Legita 6234 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Fotoj en Kortrijk
« je: 20 septembro 2010, 17:15:05 ptm »
En la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk ne nur estas libroj kaj revuoj, sed ankaŭ fotoj. Estas kelkaj albumoj (tiu de Maria Posenaer jam estas enretigita), kaj granda kvanto da neordigitaj fotoj. Estas serĉata la plej taŭga metodo por ordigi, priskribi kaj enretigi ilin. Jam eblas vidi kelkajn, iru al http://sites.google.com/site/esperantokortrijk/fotoj.
Komentoj estas bonvenaj!
Roland Rotsaert

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #1 je: 21 septembro 2010, 10:50:07 atm »
Kial ne uzi ipernity, Roland? (www.ipernity.com/?lg=eo) Mi vidas kelkajn grandajn avantaĵojn:

- ĝi estas esperantlingva
- ĝi havas esperantlingvan helpservon
- ĉeestas en ipernity minimume 2500 esperanto-parolantoj, kiuj povus helpi vin trovi nomojn, lokojn, ktp
- al ĉiu foto vi povas aldoni "etikedojn", tiel ke vi poste povas facile retrovi la fotojn laŭ tiuj etikedoj (ekzemple tajpante "hanssens" vi trovos tuj ĉiujn fotojn kun la etikedo "hanssens")
- vi povas ordigi fotojn ankaŭ en albumoj, ekzemple albumo "Universalaj kongresoj", "Flandraj kongresoj" ktp
 

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #2 je: 21 septembro 2010, 13:12:30 ptm »
Dum periodo mi estis membro de Ipernity, sed mi neniam sentis la bezonon 'aktivi' en ĝi kaj ĉenis min la regulaj petoj de nekonatuloj por iĝi amiko. Sed eble mi devos repripensi...
Alia faktoro estas ke Ipernity estas (en Belgio) apenaŭ konata ekster la E-movado kaj mi deziras malfermi la kolekton ankaŭ al pli granda publiko. Mi provizore elektis Flickr ĉar mi jam konas ĝin kaj ĉar ankaŭ la urba biblioteko de Kortrijk uzas ĝin (apud aliaj sistemoj, ankaŭ ili estas serĉantaj la plej bonan solvon).

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #3 je: 21 septembro 2010, 15:24:07 ptm »
Jes, ankaŭ mi iam estis en Flickr. ĝi estas tre simila al Ipernity. Sed la "lastan guton", kiu igis min forlasi Flickr vi ja konas: ĝia "kunlaboremo" kun laĉina sekreta polico, kiu kaŭzis la enkarcerigon de ne malmultaj ĝinoj.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #4 je: 22 septembro 2010, 19:18:20 ptm »
Ankoraŭ demando pri Ipernity: ĉu ĝi montras la fotojn en la originala formo, aŭ nur en 'simpligita' (malpli peza, malpli detala) versio? Laŭ mia ĝisnuna sperto la senpaga Flickr montras nur simpligitan version. Hotfile montras la originalon (prigrandeblan por vidi la detalojn), sed nur post sufiĉe komplika manipulado (krom se oni pretas pagi...)

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #5 je: 22 septembro 2010, 21:23:54 ptm »
Ankoraŭ demando pri Ipernity: ĉu ĝi montras la fotojn en la originala formo, aŭ nur en 'simpligita' (malpli peza, malpli detala) versio?

Nu, tio dependas de la originala grandeco. Mia originaloj estas 2300 x 1700 bilderoj grandaj. Tiuj estas tro grandaj por normala komputila ekrano, kaj tiujn ipernity do montras malpli grandaj, por ke ili povu aperi sur norma komputila ekrano. Sed supre de la foto troviĝas piktogramo de lupeo. Se vi alklakas tiun, vi povas vidi la originalon.

Alivorte: ipernity konservas la originalan kvaliton, sed por ke homoj povu vidi la tutan bildon, ĝi montras se necese malpli grandan version.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #6 je: 25 septembro 2010, 19:39:28 ptm »
Vi povus ankaŭ rigardi kiel Dokumenta Esperanto-Centro ordigas siajn fotojn: http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/album

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Fotoj en Kortrijk
« Respondo #7 je: 28 septembro 2010, 08:08:25 atm »
Interesa kolekto! Iom bedaŭrinde (sed validas por ĉiuj tiaj retpaĝoj) estas bezonata iom da tempo por eltrovi kie ĝi estas lokigita (en Kroatio). Cetere: ĝi montras ke ne nur ĉe FEL la komunikado ne bone funkcias. Kvankam mi iam mem subtenis la Dokumentan Esperanto-Centrum kaj interesiĝas pri tiaj projektoj, mi komplete forgesis ĝian ekziston.