Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 julio 2021, 10:08:43 atm

Titolo: Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 julio 2021, 10:08:43 atm

La retkurson “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso.

La metodo estas bazita sur la principoj de “TED Talks” – nuntempe la plej elstara ekzemplo de efikaj kaj trafaj prelegoj. La kurson oni povas fari pere de la platformo Udemy (necesas registriĝi, kio tamen estas senpage kaj rapide farebla): udemy.com/course/forlaflatado (https://www.udemy.com/course/forlaflatado/). La prezentpaĝo de la kurso estas: forlaflatado.com/retkurso (https://forlaflatado.com/retkurso/). La esprimo #forlaflatado klariĝas en la unua leciono.

(el La Kolombo de la Paco 3)