Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => FEL / VEB => Fadeno komencita de: PaulP je 08 julio 2013, 14:33:06 ptm
-
Nova ĉe FEL ĉu vi deziras regule ricevi senpagajn informojn pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj pri novaj eldonaĵoj en Esperanto?
FEL proponas al vi diversajn manierojn, el kiuj vi povas elekti laŭ via plaĵo.
- La poŝtolisto "Nova!". Aliĝinta al tiu listo, vi ricevos regule informojn en via reta poŝtkesto. Por aliĝi (senpage!) skribu al admin(http://www.esperanto.be/fel/helikov.gif)fel.esperanto.be. Se iam vi volas malaliĝi aŭ se via retadreso ŝanĝiĝas, vi povas skribi al la sama oficisto ĉe FEL.
- Informoj per la servo Twitter. Se vi havas Twitter-konton, simple aldonu @FEL_Antverpeno al via sekvantaro por ricevi niajn komunikojn en Esperanto. Por ricevi niajn nederlandlingvajn sciigojn, aldonu @VEB_Antwerpen. Vi povas senprobleme aldoni ambaŭ, ĉar niaj nederlandlingvaj komunikoj diferencas de la esperantlingvaj.
- Informoj per la servo Facebook. Se vi anas en Facebook, tiam sufiĉas "ŝati" nin, kaj la gravaj novaĵoj aperos en via superrigardo. FEL havas du Facebook-kontojn: la ĝeneralan konton pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo (http://www.facebook.com/Flandra.Esperanto.Ligo) kaj apartan por tiuj kiuj interesiĝas pri nia fama revuo MONATO (http://www.facebook.com/revuo.Monato). Ni kompreneble rekomendas, ke vi ŝatu ambaŭ niajn paŝojn!
- Nia blogo ĉe ipernity. Pli ampleksajn kontribuojn vi povas reguli trovi en la blogo de FEL ĉe ipernity (http://www.ipernity.com/home/flandra_esperanto-ligo/?lg=eo). Ankaŭ tiu servo kompreneble estas tute senpaga.