Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Lingvaj demandoj / Taalproblemen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 novembro 2016, 07:51:43 atm

Titolo: Aperis nova versio de androida Reta Vortaro: PReVo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 27 novembro 2016, 07:51:43 atm

Kio estas PReVo? - PReVo estas portebla versio de la libera, esperanta "Reta Vortaro, Re-Vo" por androido, t.e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.
PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.14. – PRevo estas havebla el Google Play - aŭ vi povas elŝuti ĝin rekte ĉe http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

La androidan version prizorgas Neil Roberts, kontaktebla per "bpeeluk@yahoo.co.uk" .
------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu