+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Kongresoj / Congressen / Sekvu la Universalan Kongreson per YouTube
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 Aŭgusto 2018, 17:22:58 ptm »

La jutuba kanalo SvisRaporto prezentas la 103-an Universalan Kongreson de Esperanto filme:

(reĝisorado: Nelida Weidmann-González Fonseca)

1-a kaj 2-a - Kongresaj TagojAlveno kaj Malferma Tago: https://www.youtube.com/watch?v=cx94QaLDvEA&t=32s

3-a Kongresa Tago: https://www.youtube.com/watch?v=Y4BdsqDqohI&t=170s

4-a Kontresa Tago: https://www.youtube.com/watch?v=YoNzcb897WM&t=5s

Spektu la filmojn sur Jutubo. Abonu la kanalon SvisRaporto kaj subtenu la filmoj ŝatigante ilin klakante sur la dikfingron supren. Per via abono de la kanalo vi subtenas la agadon de Nelida kun SvisRaporto

Salutas vin

Didi Weidmann, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj komitatano de UEA

<didi@esperanto..ch>

12
Agenda / Agendo / Oostende: Prelego pri Nepalo
« Lasta afiŝo de Marc Cuffez je 31 Julio 2018, 10:50:53 atm »
Marc Cuffez prelegos lunde la 15an de oktobro pri la vojaĝo al Nepalo, kiun li faris dum 3 semajnoj en februaro - marto 2018.
Loko: OC De Boeie, Kerkstraat 35 (10 min piede de la stacidomo)
Horo: 15a horo
Daŭro: maksimume 2 horoj
13
Agenda / Agendo / Lingvofestivalo en Arras (norda Francio)
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:55:39 ptm »
La asocio Arras-Espéranto, kun la Nordfrancia Esperanto-Federacio, lingve celebros sian jubilean 25-jariĝon per lingvofestivalo, kiu okazos en Araso dimanĉon la 30an de septembro! Ili kore invitas kaj bonvenigos vin ekde la 10h en la tute nova Office culturel en Pôle culturel Saint-Pierre en Araso (6 rue de la Douizième). Vi povos parki vian veturilon en la senpaga, tute proksima parkejo t.n. Parking du Crinchon. Ĉiuhore estos prezentataj 5 diversaj lingvoj en 5 salonoj ĝis la 13h. Poste vi mem laŭplaĉe organizos vian tagmanĝon dum la unuhora paŭzo (estas multaj diversprezaj restoracioj en la ĉirkaŭaĵo). Je la 14h rekomenciĝos la prezento de novaj lingvoj en la 5 salonoj ĝis la 17h.
Dum la tuta tago eblos viziti surloke 3 belajn ekspoziciojn kaj aĉeti Esperanto-librojn en laimpona libroservo de FEL organizata de niaj belgaj samideanoj Katja kaj Hans. Vi povas antaŭmendi viajn deziratajn librojn ekde la 1a de septembro retmesaĝe al: lodorkatja@skynet.be
Koncerto de JOMO komenciĝos je la 18h en la tre bela historia kapeleto de la apuda Muzika Konservatorio. La nombro da seĝoj estas limigita al 90. Do aĉetu tuj vian bileton (10 eŭroj)! Tiucele retpoŝtu al: edmond.plutniak@free.fr
Fonto: Norda Kuriero 9



14
Ekde la 20h.


La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj – fonditaj en 1927 kiel Internacia Esperantomuzeo – fariĝis en sia pli ol naŭdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas diversspecajn arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donas superrigardon pri la historio, la havaĵoj kaj celoj de la Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj. Krome de tio la aktualaj projektoj pri katalogado, ciferecigo (libroj, periodaĵoj, sonbendoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj) kaj konservado estas prezentitaj same kiel la permanenta ekspozicio, la eventoj kaj la atelieroj de la Esperantomuzeo.
15
Agenda / Agendo / Antwerpen: "KONGRESAJ RAPORTOJ"
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:32:38 ptm »

Raportoj pri Internacia Junulara Kongreso en Badajoz (Hispanio) kaj la Universala Kongreso en Lisbono (Portugalio)


Ekde la 20h. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno.
Detaloj: https://esperanto-antwerpen.weebly.com/aktuale.html#
16
Agenda / Agendo / Antwerpen: "SOMERAJ ESPERANTO RENKONTIĜOJ"
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:30:11 ptm »

Ankaŭ dum la somero ĉiusemajne en la antverpena klubejo estas organizata okazaĵo: oni prelegas, montras filmon kun subtekstoj en Esperanto, aŭ simple kunvenas por babili.


Ekde la 20h. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno.
Detaloj: https://esperanto-antwerpen.weebly.com/aktuale.html#
17
Agenda / Agendo / Antwerpen: kluba Vespero "Programo ne jam konata"
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:28:53 ptm »

Ankaŭ dum la somero ĉiusemajne en la antverpena klubejo estas organizata okazaĵo: oni prelegas, montras filmon kun subtekstoj en Esperanto, aŭ simple kunvenas por babili.


Ekde la 20h. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno.
Detaloj: https://esperanto-antwerpen.weebly.com/aktuale.html#
18
Agenda / Agendo / La Verda Stelo Antwerpen: Klaas Dijkstra "FILMO"
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:26:15 ptm »

Ankaŭ dum la somero ĉiusemajne en la antverpena klubejo estas organizata okazaĵo: oni prelega, montras filmon kun subtekstoj en Esperanto, aŭ simple kunvenas por babili.


Ekde la 20h. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno.
Detaloj: https://esperanto-antwerpen.weebly.com/aktuale.html#
19
Agenda / Agendo / Antwerpen: André Staes "KOLORTEORIO DE MINISTRO DE GLADSTONE"
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 Julio 2018, 13:24:33 ptm »
Ankaŭ dum la somero ĉiusemajne en la antverpena klubejo estas organizata okazaĵo: oni prelega, montras filmon kun subtekstoj en Esperanto, aŭ simple kunvenas por babili.


Ekde la 20h. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno.
Detaloj: https://esperanto-antwerpen.weebly.com/aktuale.html#
20
Agenda / Agendo / Re: Esperanto-Tago 2018, 26a de julio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 26 Julio 2018, 19:10:03 ptm »
La ĵurnalo De Morgen eksciis pri la Esperanto-tago kaj aperigis artikolon 'Is het Esperanto geflopt of niet? Malkovru ĝin ĉi tie'
(Legu la unuajn paragrafojn je http://www.dm.be/s/ax2806854/x0IDm - la kompleta artikolo estas rezervita al abonantoj aŭ registritaj uzantoj.)
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10