+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Agenda / Agendo / prelego "Tradukado ĉe Eŭropa komisiono"
« Lasta afiŝo de webklaas je 29 decembro 2018, 21:26:26 ptm »
Oscar skribis:
"Kiel staĝanto ĉe la Ĝenerala Direktejo pri Tradukado de Eŭropa Komisiono, mi multe spertis pri la laboro de profesiaj tradukistoj kaj ankaŭ pri la lingvouzo en Eŭropaj instancoj. Kvankvam la angla estas la neoficiala laborlingvo de la Komisiono kaj la superreganta lingvo en la aparta komunumo de EU-dungitoj, la Eŭropaj instancoj estas en almenaŭ certaj situcioj leĝe devigataj komuniki plurlingve kun la ekstera mondo kaj kelkfoje inter si.
Mi provos respondi al la sekvontaj demandoj:
  • Kiel oni tradukas al sia gepatra kulturlingvo kiam ĝi estas uzata kiel teĥnika pontlingvo?
  • Kiaj dokumentoj estas tradukitaj?
  • Ĉu maŝina tradukado estas danĝero aŭ ŝanco por plurlingveco?"
22
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Tuŝka, sekretario de TEJO
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 decembro 2018, 17:10:13 ptm »
Ni havas la honoron bonvenigi Tuŝka, la sekretario de TEJO. Estas grava vizito kaj ni invitas vin ĉiujn veni al Peer por aŭskulti kiel la junuloj esperantumas. Venu apogi ilin kaj spertu intertempe la belan etoson en nia klubo.
23
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Prelego pri la stelaro
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 decembro 2018, 17:05:47 ptm »
Emilio rakontos nin pri la stelaro kion ni povas vidi se la cielo estas sufiĉe klara. Kion la steloj rakontas nin ? Kiel ni povas bone vidi kaj rekoni la stelojn ? Venu aŭskulti Emilio, ĉar certe estas tre interesa.
24
Agenda / Agendo / Libera konversacio
« Lasta afiŝo de martinod je 27 decembro 2018, 14:04:07 ptm »
Kie:   Cultureel Centrum Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven
Kiam: ekde la 19:45a, prelego je la 20:00ahttps://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj
25
Novaĵoj / Nieuws / Baldur Ragnarsson forpasis
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 decembro 2018, 07:21:22 atm »

La 25an de decembro 2018 en sia 89a vivojaro forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018), islanda lingvoinstruisto kaj eminenta Esperanto-poeto, plurjara kandidato por la literatura Nobelpremio. Legu pli en la nekrologo, ĵus aperinta en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/nekrologo-37/

Rigardu liajn verkojn en la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo, https://retbutiko.net/trovu/ragnar
26
Levend Boek worden, een andere manier om deel uit te maken van het Passa Porta Festival

De Levende Bibliotheek is een instrument voor sociale verandering, dat aantoont dat de diversiteit een verrijking is, via ontmoeting en uitwisseling tussen een of meerdere mensen die elkaar niet kennen.
Heb jij een verhaal te vertellen en spreekt het project je aan? Neem deel aan een van de twee gratis workshops die op 25 en 26 februari zullen georganiseerd worden bij Passa Porta (FR) en op 16 en 17 maart bij Citizenne (NL), om de Levende Bibliotheek die zal plaatsvinden tijdens het Passa Porta Festival (30-31 maart 2019) voor te bereiden.
27
Agenda / Agendo / Re: Baltiaj Esperanto-Tagoj 6-14 julio 2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 26 decembro 2018, 15:43:57 ptm »

La turisma programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), enhavos tuttagan kaj duontagan ekskursojn. Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/bet-72/
28
Agenda / Agendo / Kalmthout: Kluba kunveno
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 26 decembro 2018, 11:44:51 atm »
Kasverslag en jaarverslag 2018,  en verkiezing nieuw bestuur. Vervolgens vertelt Mireille over haar deelname aan het Beneluksa Esperanto-Kongreso  in het vakantiecentrum Bosberg te Houthalen. Kiel kutime en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala Erikeja raporto pri la antaŭa jaro. Sekvos la elekto de la estraro por 2019.  Poste Mireille rakontos pri sia ĉeesto dum la Beneluksa Esperanto-Kongreso en la feriocentro Bosberg en Houthalen.
29
Agenda / Agendo / Klaas prelegos pri Mata Hari (1876-1917)
« Lasta afiŝo de webklaas je 24 decembro 2018, 21:22:20 ptm »
Klaas prelegos pri Mata Hari. Ambaŭ naskiĝis en Leeuwarden, Nederlando.
Precipe en Francio, ŝi famiĝis kiel erotika dancistino, antaŭ kaj dum la unua mondmilito.


Poste venis onidiroj pri ŝia spiona(?) rolo en la socio kaj fine ŝi estis mortpafita antaŭ iom pli ol cent jaroj. Sendube multe rakontindas pri ŝia ege aventura vivo.
30
Agenda / Agendo / Nikola Rašić (NL) prelegas pri "Makedonio - lando sen nomo"
« Lasta afiŝo de webklaas je 24 decembro 2018, 21:10:03 ptm »
Lastatempe la temo de la nomo de Respubliko Makedonio fariĝis grava kaj politike akra temo.


La greka registaro malpermesas uzi la nomon, dum ŝajne la makedonoj ne havas alian. Kion fari kaj kiel?
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10