+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Henny De Ketelaere

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Henny De Ketelaere  (Legita 5663 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Forpasis Henny De Ketelaere
« je: 28 aŭgusto 2009, 15:20:37 ptm »
La 26an de aŭgusto forpasis en sia hejmo Henny De Ketelaere, la plej aŭa el la granda Esperanto-familio De Ketelaere/Jacques/Peeters/Tytgat/Van Damme.

Henny De Ketelaere ne nur signifis multon por sia "propra" familio, sed same multe por sia grandega Esperanto-amikaro, ne nur loke, sed vere internacie. ĝi estis vera personigo de la amikeca spirito en nia movado.

Henny jam kiel junulino lernis Esperanton kaj ekvizitis Esperanto-aranĝojn. ĝia patro Morris De Ketelaere ja estis fervora ano de la ideo de la internacia lingvo. En 1947 ĝi membriĝis en la Antverpena Esperanto-grupo kaj iĝis unu el la plej oftaj kaj regulaj vizitantoj de la klubkunvenoj. Krome ĝi ne rifuzis specialajn taskojn. En multaj diversaj estraroj ĝi havis funkcion. Henny estis estrarano pri loĝigo en la LKK por la monda Universala Kongreso en Antverpeno en 1982, kaj ĝi prizorgis la loĝigon de la renkontiĝo "Antwerpen '93" kaj de la sekvaj.  Dum longa tempo ĝi korektis la taskojn de la Perkoresponda Esperanto-kurso de FEL.

Ankaŭ en sia privata vivo ĝi estis ĝiskora esperantistino, neniam altruda, ĉiam helpopreta. Sian fervoron ĝi heredigis al siaj infanoj Gerd, Lieve kaj Ilse, plu al siaj nepinoj Karlijn kaj Melinde kaj disradiis al ĉiuj aliaj membroj de sia Esperanto-familio: Ite, Kiki, Leen, Alex, Wim ...

La lasta deziro de Henny estis, ke ĝia korpo estu donita al la scienco.

Okazos adiaŭa ceremonio en sabato la 5a de septembro je la 11a horo en la preĉejo Sint-Rochus, Sint-Rochusstraat 79 en la distrikto Deurne de Antverpeno. La familio petas ne transdoni florojn.
« Lasta redakto: 04 aprilo 2010, 01:20:59 atm de Albert1 »

Albert1

  • Gasto
Re: Forpasis Henny De Ketelaere
« Respondo #1 je: 28 aŭgusto 2009, 20:25:33 ptm »
Mian plej sinceran kondolencon al la familianoj de Henny.
Mi tre ofte havis ege bonajn kontaktojn kaj konversaciojn dum diversaj kongresoj kaj "Limburgaj Tagoj".

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Forpasis Henny De Ketelaere
« Respondo #2 je: 11 februaro 2010, 15:31:24 ptm »
En la Esperanto-domo de Antverpeno okazos memoriga vespero pri Henny de Ketelaere, vendredon la 26an de februaro je la 20a horo.