+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Tujmesaĝilo Telegramo

Aŭtoro Fadeno: Tujmesaĝilo Telegramo  (Legita 4152 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Tujmesaĝilo Telegramo
« je: 31 oktobro 2016, 07:26:22 atm »

Ĉu vi jam konas la tujmesaĝilon Telegramo?
Ĝi funkcias per apkapabla poŝtelefono, sed ankaŭ per komputilprogramo aŭ
eĉ per simpla retumilo.
(Se vi volas uzi ĝin nur per komputilo, vi tamen bezonas almenaŭ simplan
poŝtelefonon kun SMS kapabloj, por ricevi tekstmesaĝon kun enirkodo)


Jen informpaĝo pri diverstemaj esperantlingvaj grupoj en Telegramo:
https://telegramo.org/


En tiu listo ankaŭ troviĝas germana/esperanta grupo kie homoj multe
diskutas, ekzemple kun Esperantistoj kiuj lernas la germanan.
Telegramo nuntempe estas sufiĉe ofte uzata inter Esperantistoj kaj la
grupoj tie estas sufiĉe viglaj.


Depost hieraŭ tie ankaŭ ekzistas grupo pri Esperanto en Bavario:
https://telegram.me/joinchat/DRPvTz8zqD-FNIQt0QPyqQ
(Ligilo funkcias kun jam konektita aparato).


Amike salutas,
Alexander Neuhaus (alexander.neuhaus@esperanto.email)
Esperanto-Gruppe Nürnberg


(PS por tiuj kiuj ne scias kio estas tujmesaĝilo: ekzistas Vikipedio-paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Tujmesa%C4%9Dilo , kaj artikolo en Libera Folio http://www.liberafolio.org/2016/telegramo-furoras-inter-duolinguloj - rr)
« Lasta redakto: 31 oktobro 2016, 17:20:10 ptm de Roland Rotsaert »