+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  Invito: konatiĝu kun la nova UEA-forumo

Aŭtoro Fadeno: Invito: konatiĝu kun la nova UEA-forumo  (Legita 3900 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito: konatiĝu kun la nova UEA-forumo
« je: 13 julio 2019, 16:46:09 ptm »

La Estraro de UEA, klopodante igi la Asocion pli demokratia kaj agipova, lanĉas novan retan kunlaborejon por faciligi kontaktojn, kundiskutadon, kunplanadon kaj kunordigon sine de la Asocio. Per ĉi tiu nova forumo, estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA povos lanĉi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn. Iom post iom, ni esperas kreskigi etoson de reciproka fido, entuziasmo kaj kunagemo por konkretaj celoj.

La forumo enhavas plurajn elementojn por subteni tiun evoluon. Interalie, la legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem elektas la plej bonajn ideojn. Estraranoj kaj aliaj ofichavantoj mem partoprenos la diskutojn. Kiam la debato ĉirkaŭ propono aŭ projekto estos matura, la konkludoj povos eniri la agadplanon de la koncerna estrarano, aŭ esti portitaj al la Komitato kaj Estraro por plia diskutado.

Per la langeto RETEJO oni vidas forumon laŭ pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj. Per la langeto AKTIVADO oni vidas la lastajn afiŝojn aŭ komentojn. Eblas ankaŭ uzi la serĉilon kaj ŝalti sciigojn al via retadreso pri novaĵoj en temoj, kiuj interesas vin.

Ĉiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso aliĝi. Por komenti la afiŝojn vi devas enregistriĝi, sed vi povas fari tion tre rapide per via profilo de Facebook, Google aŭ Twitter. Nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.

Ni invitas vin aliĝi al la forumo per la adreso https://forumo.uea.org. Dum via enregistriĝo bonvolu indiki vian nomon kaj vian UEA-kodon "xxxx-x". Vi estos unue en la kategorio VIZITANTO, sed post kelkaj tagoj ni altrangigos vin al la kategorio MEMBRO.

La forumo estos en prova fazo dum tri monatoj kaj ni petas, ke vi lasu vian opinion ĉe la fadeno Kion vi opinias pri nia forumo por plibonigi ĝin.