+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Internaciisma renkontiĝo en Canet de Mar (Katalunio)

Ligitaj eventoj

  • Renkontiĝo Canet de Mar: 29 junio 2012 - 01 julio 2012

Aŭtoro Fadeno: Internaciisma renkontiĝo en Canet de Mar (Katalunio)  (Legita 3103 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Internaciisma renkontiĝo en Canet de Mar (Katalunio)
« je: 15 majo 2012, 18:27:05 ptm »
  Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-jare sian Internaciisman renkontiĝon en Canet de Mar, ĉe la maro, la 29an, 30an de junio kaj 1an de julio.
  Dum la renkontiĝo Canet de Mar festos sian urban feston, tial la programo adaptiĝos al la festaj eventoj, por ke ni povu akive partopreni. Estos atelieroj pri popoldancoj kaj festa popola kulturo.
  Kadre de interkulturo estos i.a. prelego pri la kataluna sistemo ricevi enmigrintojn en lernejoj. Krom la prelegoj ni proponos ludojn, ekskursojn kaj plaŭajn aranĝojn. Konfirmis la sekvaj prelegantoj: Abel Montagut, Rubén Fernández, Víctor Solé kaj Mon Cardona.
  Dimanĝe ni planas belan ekskurson kaj kunmanĝi ĉe-mare.
  Kiel kutime, estos samtempaj programeroj en Esperanto kaj en la kataluna, por tiuj kiuj ne scipovas la internacian lingvon. Estos rimedoj por agigi nesamlingvanojn.
  Informoj kaj aliĝoj ĉe http://esperanto.cat/ir2012/