+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  ILEI KONFERENCO 12-18 JULIO 2013

Ligitaj eventoj

  • ILEI KONFERENCO: 12 julio 2013 - 18 julio 2013

Aŭtoro Fadeno: ILEI KONFERENCO 12-18 JULIO 2013  (Legita 3610 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
ILEI KONFERENCO 12-18 JULIO 2013
« je: 20 septembro 2012, 13:46:38 ptm »
La 46a Konferenco de ILEI okazos de la 12a gxis la 18a de julio en Sieber, parto de Herzberg, la Esperanto urbo en la Harz montaro en Germanio.
Post la konferenco eblos flugi al Rejkjaviko el Hamburgo.

 
Marc Cuffez
ILEI-Sekciestro Belgio
« Lasta redakto: 27 oktobro 2012, 14:33:27 ptm de Sekretario F.E.L. »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: ILEI KONFERENCO 12-18 JULIO 2013
« Respondo #1 je: 21 januaro 2013, 16:29:09 ptm »
 Informoj kaj invito al la 46-a Konferenco de ILEI en 2013
 ĉeftemo: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj
 
La loĝantaro en multaj landoj maljuniĝas. Kulturaj kaj klerigofertoj por ĉiuj generacioj aperas ekz. en la eŭropa programo Dumviva Lernado (Lifelong Learning Programme), el kiu ankaŭ Esperanto-projektoj ricevadas subvenciojn (ekz. Comenius, Grundtvig, Erasmus). Kion ni lernu el tiuj projektoj? Kiun strategion ILEI ellaboru kaj sekvu, kiujn metodojn ni uzu por realigi Esperanto-instruadon de frua infanaĵo ĝis la t.n. tria generacio? Kiel ni kunlaboru kun neesperantistaj fakaj asocioj, institucioj ktp.?
 
Datoj: 12-18 julio 2013, semajnon antaŭ UK kun posta vetureblo al Rejkjaviko, en Islando.
 Loko: En Germanio,  Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale: la Esperanto-urbo), alloga urboparto Sieber, en idilie bela valo de la Harz-montaro.
 Konferencejo: Komunuma kulturcentro de la vilaĵo, kapabla akcepti 150 personojn, kun podio kaj bufedo. Krome uzeblas lernejaj klasĉambroj en tuja apudeco. ĉio en Sieber estas facile atingebla piedirante, ankaŭ aliro al arbaraj promenoj.
 Transporto: de ĉiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig) per trajno ĉ. 3-4 horoj; ene de Eŭropo kaj en Germanio per oftaj rapidtrajnoj.
 Kotizoj: Malaltaj, ekde jaroj ne altigitaj, kun distingo inter A kaj B landoj. Kotiztabelo sub la menupunkto Kotizoj, aliĝo. La unua paglimdato estas la 31-a de marto, 2013. Premiaj rabatoj por aliĝintoj ĝis la 31a de januaro 2013! 50% por la kvindeka kaj 100% por la centa aliĝintoj. Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte kaj prezoj estas en la reta Aliĝilo.
 
 Loĝado: En la 3-stela Esperanto-hotelo kaj restoracio Zum Pass, en Haus Iris kaj en komfortaj feriodomoj en Sieber. ĉiuj tranoktejoj estas en mallonga promendistanco de la konferencejo.
 
 manĝado: La matenmanĝo okazos en la du 3-stelaj hoteloj kaj estas en la hotelprezoj. Tranoktantoj en feriodomoj povos aparte pagi por ricevi matenmanĝon en la hoteloj por ĉ. 5-6 EUR/persono/tago. Tagmanĝi kaj vespermanĝi eblos en la Esperanto-hotelo kaj restoracio Zum Pass (loko por ĉ. 80 personoj, esperantlingva menukarto) aŭ en la eta restoracio Dachstübchen. LKK planas ankaŭ prizorgi malmultekostan tagmanĝon en la konferencejo. Pri antaŭmendeblo LKK informos la aliĝintojn.
 La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, (AGEI), la plej granda ILEI-sekcio, kaj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo invitas vin!