+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Seminario de Kosmo pri EU-projektoj kaj subteno, 25-27jan2013

Ligitaj eventoj

  • Seminario pri EU-projektoj, Edinburgo: 25 januaro 2013 - 27 januaro 2013

Aŭtoro Fadeno: Seminario de Kosmo pri EU-projektoj kaj subteno, 25-27jan2013  (Legita 3284 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Seminario de Kosmo pri EU-projektoj kaj subteno, 25-27jan2013
« je: 26 novembro 2012, 16:28:29 ptm »
Kosmo invitas partopreni en seminario en Edinburgo pri eŭroprojektumado kaj por instigi la kunlaboron inter diversaj E-organizoj je 25-27a de januaro 2013. Pluraj eblecoj starigi projektojn k ricevi subtenon de EU (ekz. Grundtvig) estos prezentitaj kaj konkrete diskutitaj kune.

Detalaj informoj laĵeble baldaŭ (post fikso de ĉiuj detaloj) aperos je www.kosmo.eu.com

Partopreno subvencieblas tra la flandra nacia agentejo; jen ligilo kie oni povos legi kelkajn utilajn informojn kaj, ĉefe, la bezonatan dokumentaron:

http://www.epos-vlaanderen.be/?CategoryID=206&ArticleID=91

La agentejo postulas sessemajnan antaŭanoncon por ricevi kandidatiĝon.


Jen la provizora programo:

2013/01/25
 posttagmezo:
Alveno de la reprezentantoj de la Partneraj Asocioj
 Sinprezento de la Gastiganta Organizo
Sinprezento de la Partneraj Asocioj

vespero:
 
Vespermanĝo, Nokto de Burns (skota tradicio)

 
2013/01/26
 mateno:
Faka prezento:  La Partneradoj Grundtvig
 Diskuto pri la projekta temo: mastrumado kaj planado de projektoj en plenkreskaj edukaj organizoj.
 
posttagmezo:
 Analizo de pasintaj kandidatiĝoj: sukcesoj, malsukcesoj, prijuĝoj.
 Plievoluigo de la projekta temo
 Faka prezento:  Grundtvig Volontulaj Projektoj por junkoraj homoj.
 Diskuto

2013/01/27
mateno:
 Dissemadaj k valorigaj strategioj
 Komunikaj iloj kaj strategioj dum la projekta vivo
 
posttagmezo:
 Faka prezento: Grundtvig Mult-flankaj Projektoj
 Diskuto
Difino de konkreta laborplano, finaj rimarkoj
 
2013/01/28
mateno:
Vizito al la tombo de la poeto William Auld (fare de Esperanto Asocio de Skotlando).

posttagmezo/vespero:
Foriro de la reprezentantoj de la Partneraj Asocioj.