+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Dua vojaĝraporto de Heidi: malfeliĉa sukceso en Indonezio

Aŭtoro Fadeno: Dua vojaĝraporto de Heidi: malfeliĉa sukceso en Indonezio  (Legita 6154 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Dua vojaĝraporto de Heidi: malfeliĉa sukceso en Indonezio
« je: 20 marto 2013, 11:46:31 atm »
En Makassar kaj Ambon mi faris sukcesan propagandan viziton. Aperis tri artikoloj en gazetoj, aperos plia en revuo, kaj mi parolis en entute kvar radio-programoj kaj unu televida programo dum po horo. Krome mi havis kvin grupojn al kiu mi enkondukis Esperanton.
 Kreiĝis grupo en Makassar kaj ankaŭ en Ambon; la interesiĝintoj planas daŭre lerni. Unu lernos por instrui al siaj lernantoj de mezlernejo (al parto da tiuj lernantoj mi jam instruis).

Malfeliĉe la sukceso estas tia ke aperas financaj problemoj. Nome, el Makassar kaj Ambon volas veni komencantoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Tamen, la malavara subteno de precipe la fondaĵo "Esperanto Internacia", la fondaĵo "Esperanto Internacia" kaj kelkaj individuoj ne sufiĉas por doni ankaŭ al ili ĉiuj vojaĝsubtenon. Ni petas do vian helpon. vojaĝo de unu persono kostas inter 100-200 eŭroj. Estus bele se povus veni el ĉiu el la du urboj du-tri personoj. Do ne temas pri enormaj sumoj.
 Via helpo bonvenas ĉe uea-konto iesa-p. Dankon.

Por tiuj kiuj interesiĝas kiel mi pasigas miajn tagojn (kaj noktojn): https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/instruado/marto-aprilo2013/plano2013.
« Lasta redakto: 20 marto 2013, 11:54:42 atm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Dua vojaĝraporto de Heidi: malfeliĉa sukceso en Indonezio
« Respondo #1 je: 21 marto 2013, 08:25:00 atm »

 Via helpo bonvenas ĉe uea-konto iesa-p. Dankon.

Por personoj kiuj ne havas UEA-konton: eblas pagi tra la belga konto de Universala Esperanto-Asocio, (malnova numero:) 000-1631831-97; (IBAN:) BE54 0001 6318 3197; BIC: BPOTBEB1XXX
Skribu samtempe al financoj@co.uea.org por anonci la ĝiron kaj ĝian celon.