+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Richard Wagner

Aŭtoro Fadeno: Richard Wagner  (Legita 3725 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Richard Wagner
« je: 07 julio 2013, 10:03:43 atm »
Aperis en la butiko de FEL ...
 
 Dum sia vivo, Wagner estigis eksterordinarajn entuziasmojn, eĉ adoradojn similajn al idolkulto. Li estis aplaŭdata en Berlino, en Vieno, en Parizo, en Londono, en Zuriko, en Peterburgo. Reĥoj, imperiestroj, ĉeestis la prezentojn de liaj verkoj. Unu reĥo financis teatron dediĝitan nur al la prezentado de liaj verkoj. Por sekvi lin, unu virino ne hezitis spiti la malaprobon de la bonmorala burĉaro. Wagner estis genia komponisto, eksterkomuna poeto, artisto kiu okupis unikan lokon en la historio de la homaro. Lia fiksa ideo ne estis literaturo, nek muziko, nek filozofio, nek ia arto celanta la vidon. ĝi estis ĉio tio kunigita sur la scenejo de teatro. Wagner prirevis 'novan moralan ordon mondan konstruitan sur la detruo de la povo de la kapitalo per la laboro rekte produktema.' Tial, lia Votano simbolas la dekadencon de socio bazita sur la egoismo kaj la posedeco.

Wagner estis profunde bona: li ne povis akcepti la vidon de iu suferanta kreaĵo, ĉu homa, ĉu besta. Samtempe, oni tion ne povas nei, li estis egoista, orgojla, venĉema, malfidela. ĉio estis ĉuldata al li, ĉar lia kredo en sia genio estis absoluta certaĵo.

Sed, krom fanatikaj adoradoj, Wagner estigis ankaŭ fortegajn malamikecojn, eĉ violentajn hatojn. La fakto, ke li malaperis antaŭ cent tridek jaroj ŝanĝis nenion. Homoj, kiuj lin aŭdis, sed ne aŭskultis, volonte parolas pri 'manko de melodioj', eĉ pri 'blekadoj'. Sed pli grava ekzistas. Enscenigistoj, en Bayreŭth kaj aliloke, parodias groteske liajn verkojn, ŝanĝante ilin en farsojn priplorinde stultajn kaj vide malbelegajn. Ne malofte ili metas en ilin hontindajn kontraŭjudajn aludojn, kiujn ili tiam atribuas al Wagner. Tial estas nuntempe neeble legi eĉ unu gazetartikolon pri Wagner sen vidi en ĝi, kiel naŭzajn rubaĵojn, la vortojn 'antisemitismo' aŭ 'nazismo', kvankam Wagner ne estis pli antijudisma ol Karl Marx, se citi nur lin. Verkistoj aŭ ĵurnalistoj, kiujn oni povus kredi normale raciaj, faras lin 'la iniciatinto' (jes, tiu vorto estis uzata!) de la masakro de ses milionoj da homaj estuloj dum la Dua Mondmilito. Tiu sinteno estas malestiminda trans ĝia imagebla limo. Ni provu do reveni al la prudento kaj al la vero.
 
 La "veron" vi trovos en la nova verko pri Wagner de André Cherpillod, nun havebla en www.retbutiko.net (tajpu "Wagner" en la dua serĉotrabo, kaj vi tuj trovos la verkon!)