+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  25.11: Reta seminario pri naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco

Ligitaj eventoj

  • Zoom: naciaj lingvoj en supera edukado: 25 novembro 2021

Aŭtoro Fadeno: 25.11: Reta seminario pri naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco  (Legita 1918 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Duan fojon ĉi-jare Norvega Esperantista Ligo invitas al reta seminario. Ĵaŭdon la 25-an de novembro inter 20:00 kaj 21:30 ni prezentos interesan temon por komuna diskutado kaj kleriĝo: Kiun rolon havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Ĉu ili iĝas marĝena aldonaĵo aŭ nura administra suplemento al esence angla­lingvaj studprogramoj kaj scienca publikigado? Aŭ ĉu kontraŭe ili restas gravaj, kaj la angla ilin nur komplementas en specifaj uzokampoj? Kaj ĉu tio ĉi entute estas problemo?

Enkondukos Bård Hekland, komentos pluraj niaj membroj surbaze de propraj spertoj kiel universitataj aŭ esplorinstitutaj dungitoj.

La seminario okazos per Zoom. Aliĝu per retpoŝta mesaĝo al oficejo@esperanto.no plej laste merkredon la 24-an de novembro. Vi ricevos retpoŝte la ligilon al la aranĝo.