+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  21a de februaro 2018: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Ligitaj eventoj

  • Tagp de la Gepatra Lingvo: 21 februaro 2018

Aŭtoro Fadeno: 21a de februaro 2018: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo  (Legita 2836 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
21a de februaro 2018: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
« je: 19 februaro 2018, 20:14:18 ptm »
La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.
Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1) alvokis la membroŝtatojn por "Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. (2) En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (3)
(legu pli je https://uea.org/gk/725a1)