Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Aliaj kluboj / Andere clubs => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 oktobro 2011, 20:55:06 ptm

Titolo: Flandraj skoltoj serĉataj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 oktobro 2011, 20:55:06 ptm
Dum la internacia seminario de Skolta Esperanto-Ligo (SEL) en Pollando en majo 2011, ni komencis krei grandan projekton: unikan programon por skoltoj el Europo. Kun semajnofinoj, trejnadoj, ludoj, lernado de Eo, skolta etoso kaj (je la pinto) internacia ĵamboreo en Pollando sum la somero 2012!

Nun ni estas en la antau lasta paŝo antau la publikado: ni serĉas naciajn organizantojn.
Mi persone gvidos la franclingvan teamon por Belgio. Bedaurinde ni ĝis nun trovis neniun el Flandrio...

Mi ne kredas ke ne estas iu skolto (au eks-skolto) kiu povas helpi en Flandrio!

Tiu projekto estas grava kaj serioza. Ni jam spertis efikon de Esperanto por la geskoltoj. En la seminario de SEL partoprenis freŝbakitaj skoltoj el Irlando, Pollando, Meksikio kaj Venezuelo. Ili ekscis pri Esperanto kaj lernis ĝin por partopreni al la seminario. Nur tri monatoj antaue! Kaj ĉiuj povis interŝanĝi kaj prelegi en eo.

Mi esperas ke iu povas helpi lin trovi nacian organizanton por Flandrio.

Valère Doumont (doumontvalere@yahoo.fr)