+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Rakoen Maertens hoofdspreker op ECOSOC 2019

Ligitaj eventoj

  • Novjorko: 8a EKOSOK: 08 aprilo 2019 - 09 aprilo 2019

Aŭtoro Fadeno: Rakoen Maertens hoofdspreker op ECOSOC 2019  (Legita 2659 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Rakoen Maertens hoofdspreker op ECOSOC 2019
« je: 27 marto 2019, 08:37:55 atm »

Je la 8a-9a de aprilo okazos en Novjorko la 8a EKOSOK Junulara Forumo ĉe Unuiĝintaj Nacioj (2019 ECOSOC Youth Forum, https://www.un.org/ecosoc/en/2019youthforum).

Jam de kvar jaroj TEJO aktive partoprenas en ĝi, kaj kontribuas en la rilatoj kun UN kaj en la gvidado de IKRJO - kunordigorgano por regionkontinentaj junularaj platformoj kaj por tutmondaj junularaj organizaĵoj.

Ĉi jare estos aparta jaro: TEJO ne nur partoprenos en la forumo, sed la ĉefparolanto por la junularo dum la Fermo de la Forumo estos Rakoen Maertens. Tio estas tre grava rekono por nia movado, por la agado de TEJO ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj por la kvalito de niaj aktivuloj.

Ankaŭ pro tiu kialo, ĉi jare la planata ĉeesto de TEJO ĉe UN Novjorko estos pli ampleksa ol en aliaj jaroj, kaj en la forumo partoprenos pluraj “verdaj” junuloj el Eŭropo kaj Ameriko, eĉ el adoleska aĝo. Entute sep homoj planas partopreni!

Novjorko estas tamen bedaŭrinde tre kosta urbo. Ni strebas minimumigi la kostojn kiom eble plej multe, ni luis komunan Airbnb-apartamenton por ĉiuj ekzemple (kaj ja sufiĉe for de UN, por ŝpari monon), sed ni ja vere bezonus ioman subtenon por certiĝi la partoprenon de ĉiuj kiuj vere interesiĝas. Ĉiuj konscias ke elspezoj estas pagendaj persone, sed vere gravus montri ke la esperantistaro forte subtenas la agadon ĉe eksteraj rilatoj - unu el la ĉefaj ekzistokialoj de ombrelaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.

Eĉ se ni povos ekzemple nur oferti komunan manĝon al ĉiuj, tio estos malgranda sed signifoplena signo je konekto kun la pli granda komunumo.

Estas ĵus konfirmite ke la Ĝenerala Sekretario de UN partoprenos en la Ferma Ceremonio de la Forumo - ĝuste kiam Rakoen alparolos la ĉeestantojn. Estus vere bele tiam havi bonan Esperanto-delegacion.

Se vi povas iel kontribui - eĉ per malgranda donaco - bonvolu konsideri! En tiu ĉi paĝo https://www.tejo.org/partoprenu/subtenu/  vi povas trovi la diversajn pagmanierojn. Pago per banka ĝiro estas ĝenerale preferata por SEPA-landoj por ne ŝarĝi la jam tro okupitan oficejon, sed ĝiroj tra UEA-kontoj ankaŭ estas bonvenaj (konto: tejker). En la priskribo, bv. mencii “UN 2019”.

Al ĉiuj donacoj je almenaŭ 50 EUR ni ankaŭ sendos senpage TEJO-medalon kun la papago Pepo; la medalojn ni pretigis okaze de la 80-jariĝo de TEJO.

Ĝin ricevos ankaŭ ĉiuj novaj patronoj - do se vi ne jam estas Patrono de TEJO, tiu ankaŭ estas tute bona maniero por subteni la junularon!

Koran dankon pro helpi reprezenti Esperanton ĉe UN!

Francesco Maurelli, TEJO, Vicprezidanto (fran.mau@gmail.com)