+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kvinpetalo, 20-24 aprilo 2015: ekzercado pri altnivela tradukado

Ligitaj eventoj

  • Bouresse: Staĝo pri tradukado: 20 aprilo 2015 - 24 aprilo 2015

Aŭtoro Fadeno: Kvinpetalo, 20-24 aprilo 2015: ekzercado pri altnivela tradukado  (Legita 2617 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

La kulturcentro Kvinpetalo, en Bouresse, Francio, organizas serion da altnivelaj staĝoj. La venonta okazos de la 20a ĝis la 24a de aprilo.

Temos pri ekzercado pri altnivela tradukado. Gvidos ĝin Brian Moon, vic-prezidanto de la Akademio, profesia tradukisto. La vorto « altnivela » tamen ne timigu vin! Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por preparado al atesto pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto.  Pri tradukado necesas aparte ekzerci sin, kaj dum Tiu ĉi semajno ni faros ĵuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

Malkrokodilado garantiata !

Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/