+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Malferma estrarkunsido

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: estrarkunsido: 14 februaro 2014

Aŭtoro Fadeno: Malferma estrarkunsido  (Legita 2687 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Malferma estrarkunsido
« je: 16 decembro 2013, 13:51:53 ptm »
Post ege etosplena rerigardo al la pasinta jara per raportoj,  bildoj kaj honorigo de fidelaj membroj kaj de aktivuloj en plenplena salono, ni nun rigardu al la estonteco: la 14an de februaro, je la 20a horo, ni kune priparolu la agadojn de nia klubo en 2014 kaj poste. Nia prezidanto jam pasintvendrede substrekis ke la klubo estas la komuna respondeco de ĉiuj membroj kaj tial ni organizas estrarkunsidojn en kiu ĉiu ajn ĉeestanto povas prezenti sugestojn aŭ ellaboritajn proponojn kaj fari konkretajn promesojn pri kunlaboro, sed ankaŭ kritiki kio misiris.
 
 ĝis nun mi notis jam jenajn temojn: lueblecoj kaj lukondiĝoj de niaj salonoj, strategia plano de Jo Haazen por la lokaj grupoj, informado kaj instruado, retrovo de eksmembroj. Ni povas aldoni temojn, sed prefere anticipe komuniku vian proponon. Tiel ni povos iomete taksi kiujn temojn ni prioritate pritraktu kaj en kiu tempolimo.
 
 Ni do esperas je sama granda nombro de ĉeestantoj kiel pasinta vendredo: la bonfarto kaj sukceso de nia klubo dependas de la engaŭiĝo de la membro.
« Lasta redakto: 08 februaro 2014, 20:27:44 ptm de PaulP »