+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  FEL / VEB (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Flandra Esperanto-Ligo prezentas siajn e-librojn

Aŭtoro Fadeno: Flandra Esperanto-Ligo prezentas siajn e-librojn  (Legita 9492 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Flandra Esperanto-Ligo prezentas siajn e-librojn
« je: 06 decembro 2009, 18:01:20 ptm »
Elektronika libro aŭ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj legiloj kreitaj por e-libroj.

E-libroj havas multajn avantaĵojn. Unu el la ĉefaj estas, ke vi ne pagas afrankon, kiam vi mendas ilin. E-libroj ja estas senditaj al vi rete. Dua avantaĵo estas, ke eblas tre facile serĉi en elektronika libro. ĉu vi volas retrovi la ĉapitron en kiu aperas la vorto "mevoj"? Tajpu ĝin, kaj tuj la koncerna paŝo montriĝos. Iuj uzantoj parolos al vi pri aliaj avantaĵoj: se vi ŝatas legi en la lito, malgranda e-legilo estas multe pli komforta ol dika libro, kiu emas ĉiam denove fermiĝi de si mem, aŭ el kiu elfalas la paŝosigno.

Iom post iom Flandra Esperanto-Ligo eldonos ĉiujn siajn verkojn ne nur en la klasika papera versio, sed ankaŭ kiel e-libron. Jam pli ol 40 titoloj estas haveblaj. Vi trovos ilin en la jena listo:

http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=e-libro