Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 aprilo 2014, 08:28:48 atm
-
La aldonita foto verŝajne rilatas al flandra aŭ nederlanda Esperanto-renkontiĝo el la 1930aj jaroj. ĝi originas el la kolekto de la presistoj Braekevelt (Roeselare), sed neniu informo estas menciita sur ĝi.
Sur unu el la flagoj legeblas 'La Rekta Vojo'. Juul Karnas verkis samtitolan kanton (vidu http://kantaro.ikso.net/kanto_de_la_rekta_vojo). ĉu grupo el la regiono de Antwerpen?
ĉu la monumento helpas por identigi la lokon?