+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  10-jara jubileo de la projekto ĝemelaj Urboj: salutmesaĝoj petataj

Aŭtoro Fadeno: 10-jara jubileo de la projekto ĝemelaj Urboj: salutmesaĝoj petataj  (Legita 7750 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
En marto de 2002 oficiale ekfunkciis la projekto “ĝemelaj Urboj” de UEA. En junio la reta revueto “Informilo de ĝemelaj Urboj” aperis antaŭ publiko. Kiel rapide tempo flugas! Pasos 10 jaroj. Kiam mi dissendis n-ron 39 Informilo de ĝemelaj Urboj en la pasinta decembro, mi menciis, ke mi aranĝos n-ron.1 Informilo de ĝemelaj Urboj 2012 kiel specialan numeron por festi tion. Tre koincide tiu numero estos la 40-a numero laŭ la tuta numero de publikigo. En la pasinta pli ol monato mi ricevis iom da salutmesaĝoj. Se vi preparas vian salutmesaĝon por la 10-a jariĝo de la projekto “ĝemelaj Urboj”, bv ne forgesi mencii vian landnomon por faciligi redaktadon. Mi atentigas vin ankaŭ, ke limdato estas la 10-a de marto 2012.

Wu Guojiang, Komisiito de UEA pri la projekto ĝemelaj Urboj
Retadresoj: ghemelurboj@yahoo.com.cn - amikeco999@21cn.com

La revuo legeblas je http://www.gazetejo.org/eo/node/2303
Pli da informoj pri la projekto je http://www.uea.org/vikio/%C4%9Cemelaj_Urboj