+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Invito al la konferenco de ĈEA, 12-14 oktobro 2018

Ligitaj eventoj

  • Beneŝov ĉe Prago (Z): Konferenco de Ĉeĥa E-asocio: 12 oktobro 2018 - 14 oktobro 2018

Aŭtoro Fadeno: Invito al la konferenco de ĈEA, 12-14 oktobro 2018  (Legita 2701 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito al la konferenco de ĈEA, 12-14 oktobro 2018
« je: 19 aŭgusto 2018, 08:01:47 atm »
De la 12a ĝis la 14a de oktobro okazos en Benešov u Prahy (Beneŝov ĉe Prago) Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La programon kaj ĉiujn bezonatajn informojn vi trovos ĉi tie. Ĉar estas ofertataj ĉambroj kun komunaj necesejo kaj duŝejo, mi aldonu, ke estas ankaŭ limigita nombro de favorprezaj (tamen pli kostaj) pli luksaj ĉambroj en proksima pensiono Na Bejkárně. (Ni havas interkonsentitajn pli favorajn prezojn, ol kiujn vi vidos en ĝia retpaĝo). Interesiĝantoj turnu sin al mi, same kiel ĉiuj, kiuj havas ajnajn demandojn. Mi peros ilin al la koncernaj respondeculoj.
Mi ĝojatendas je persona renkontiĝo kun pluraj el vi, ĉu en Svitavy, ĉu en Benešov.   
Petro Chrdle, chrdle@kava-pech.cz
 

P. S. Mi uzas la okazon enmeti ligilon al la paĝaro de mia eldonejo kie ĵus aperis i.a. la dua eldono de la verko de Martin Stuppnig Home en senhomeco kun du novaj aldonaĵoj.