Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 01 februaro 2013, 13:20:10 ptm

Titolo: Studsemajnfino
Afiŝo de: PaulP je 01 februaro 2013, 13:20:10 ptm
Post 8 jaroj denove studsemajnfino kun Katalin Kováts en Antverpeno.
 Dato: 8-9 de marto 2013 Loko: Esperantodomo Antverpeno, Frankrijklei 140
 La programo konsistas el du plentagaj seminarioj, el kiuj la 4 partojn oni povos partopreni aparte.
 Vendredon vespere Katalin prelegos pri Hungario.
 Dimanĝon antaŭtagmeze okazos ĝiĉeronata vizito en la centro de Antverpeno.
 
 Pri la detala programo, loĉebloj kaj mendoj legu pli ĉe la paŝo: http://edukado.net/novajhojĝid=314
 
Titolo: Re: Studsemajnfino Katalin Kovats
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 04 februaro 2013, 12:17:58 ptm

Jen pli da informoj:
Kadre de tiu intensa studsemajnfino estos 4 tagpartoj, kiuj havas diversajn temojn kaj kiujn eblas ankaŭ aparta partopreni.
Se vi deziras ricevi sugestojn kaj helpon pri lernado de Esperanto kaj lingvolernado ĉenerale, aŭ vi volas pli bone ekkoni la funkciadon de edukado.net, mi konsilas al vi la vendredan atelieron.
Sabaton antaŭtagmeze mi prelegos pri la KER-ekzamenoj, pri la historio de la sistemo kaj postuloj de la niveloj. Posttagmeze estos solvado de konkretaj specimenoj kaj preparo al eventuala ekzameniĝo.
Tiu tago speciale konsilendas al ekzamenkandidatoj kaj instruistoj kaj kursgvidantoj, kiuj pretigas kursanojn al ekzamenoj.
Ni pridiskutas ankaŭ la eventualan okazigon de ekzamentago ankaŭ en Belgio, lige al la Dua Tutmonda Ekzamentago en junio 2013.
Al la programoj necesas antaŭaliĝi.


Aldone: vendredon vespere mi prelegos en la klubo pri Hungario, dimanĝon eblos ankaŭ kune turismi en la urbo.
Pri la detala programo kaj sciindaĵoj bv. vidi la anoncon, kaj tie sekvi la ligon al la PDF-dokumento:
http://www.edukado.net/novajhojĝid=314
Titolo: Re: Studsemajnfino
Afiŝo de: ***** je 10 februaro 2013, 16:45:40 ptm
Kelkaj homoj dubis ĉu ili povas partopreni la seminarion de Katalin Kovats sen esti ano de Edukado.Net. Mi petas al Katalin kaj la respondo estis tute klara; ĉiuj kiuj volas pli studi Esperanton, kiuj havas intereson pri Esperanto estas bonvenaj. Evidente la seminario direktas sin al tiuj homoj kiuj jam havas iom da kono pri la lingvo.

Ne apartenu al tiuj homoj kiuj ?aluzas ke en Antverpeno okazas KER ekzameno, bela seminario kiu devas interesi ĉiujn esperantistojn. Venu, enskribiĉu, partoprenu, unikan seminarion en La Verda Stelo, Antverpeno

Disvastigu ĉi tiun informon en via loka klubo. Zorgu ke neniu diras post la seminario: Mi ne sciis pri la evento.

amike *****
Titolo: Re: Studsemajnfino
Afiŝo de: PaulP je 12 februaro 2013, 13:58:23 ptm
Pliajn detalojn kaj aliĝilon pri la studsemajnfino vi trovos en la jena loko:

http://www.ipernity.com/blog/flandra_esperanto-ligo/448136