+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Senpagaj e-libroj

Aŭtoro Fadeno: Senpagaj e-libroj  (Legita 6905 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Pieter-Jan DOUMEN

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 1
Senpagaj e-libroj
« je: 10 marto 2014, 20:00:38 ptm »
Modifiita, la 30-an de majo 2014.

Hechtel-Eksel (Belgio), la  10-an de marto 2014

Karaj Gesamideanoj,

Kelkaj esperantistoj konas min kiel redaktoron de La Ponto, la revuo de la Limburga Esperanto-Asocio (LEA) kaj ekde mallonga tempo la ĉefredaktoro de Horizon-taal, la revuo de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL).
Mi naskiĝis en Neeroeteren, vilaĵo apartenanta al la urbo Maaseik ne tre for de Mozo, la 2-an de aŭgusto 1938. Profesie mi estis instruisto de modernaj lingvoj, nome de la franca kaj la angla, en tag- kaj vesperlernejoj. Krom tio mi estas ĉurinta tradukisto por la nederlanda, franca, angla kaj germana lingvoj. Mi esperantiĝis en 1974 per memstudado kaj tuj komencis traduki en Esperanton, kio ŝajnis al mi bona maniero funde lerni la lingvon de d-ro Zamenhof, ĉar oni devas komence ofte konsulti esperantajn gramatikon kaj vortaron. Mi ankaŭ multe legis en Esperanto.
Mi tajpis miajn tradukojn en du kolonoj sur paŝoj de la formato A4. Entute mi jam tradukis  jenajn 10 verkojn en Esperanton:

1.   Renardo Vulpo (mezepok-nederlanda bestepopeo, en versoj)

2.   Karlo kaj Elegasto (mezepok-nederlanda kavalirromano, en versoj)
Kvankam verkitaj en nerimantaj versoj ambaŭ verkoj, skribitaj en normala flua lingvo, legiĝas kiel prozo laŭ la opinio de esperantistoj, kiuj legis ilin.

3.   Mia onklino en Ameriko (15 rakontoj de diversaj aŭtoroj), 90 paŝoj)

4.   Soldato de Napoleono (du partoj: Konskripto de 1813 , Waterloo) trad. el la franca (139 paŝoj)
La alsacano Josef Seitz eskapas al la konskripcioj de imperiestro Napoleono pro leĉera lameco. En 1813 li devas tamen fariĝi soldato kaj partoprenas en la terura batalo apud Leipzig, kiun li apenaŭ transvivas unua parto). Poste li partoprenas ankaŭ en la batalo de Waterloo, kiun li ankaŭ transvivas, tiel ke li povas finfine edziĝi al sia amatino Trinel (dua parto). Siatempe la unua parto havis 42 represojn, la dua 32 represojn!

5.   Everard t’ Serclaes (de Hendrik Conscience, trad. el la nederlanda, 82 paŝoj)
La duko de Brabanto, Johano IV, mortas sen vira sukcedanto, tiel ke lin sukcedas lia plej aŭa filino. Sed tion ne akceptas lia bofilo, la grafo de Flandrio, Ludoviko de Male, kiu konkeras
Brabanton. La bruselanoj sendas armeon kontraŭ li, sed estas venkitaj. Everard t’Serclaes forlasas Bruselon, sed revenas kun armeo kaj liberigas Bruselon kaj Brabanton. Tiel li povas edziĝi a.l sia brusela amatino, fraŭlino Sabina Van der A. 

6.   Fluro la foino (de Ernest Claes, trad. el la nederlanda, 16 paŝoj)
Novelo pri la mallonga vivo de foino, kiu kuraŭas prenetri en la farmon de kampulo, kiu sukcesas mortigi ĝin.

7.   La alarmsonorilo (de Aster Berkhof, trad. el la nederlanda, 54 paŝoj)
Rakonto pri atenco en abatejo en la proksimeco de Bruselo al la vivo de la duko de Alva, pro tio ke li senkapigis la grafoj de Egmont kaj Hoorn en 1568. La atenco malsukcesas.

8.   Imperiestra Moŝto (de Louis Couperus, trad. el la nederlanda: du partoj)
Rakonto pri la duboj kaj necerteco de kronprinco de fiktiva lando fine de la 19-a jarcento, kiun lia patro, la imperiestro, regas absolutiste, brutale luktante kontraŭ la deziro de la popolo al pli da demokratio. La princo devas cetere edziĝi al princino kiu ne amas lin kaj kiun li ne amas. Post la morto de sia patro, kiu estas murdita, li enkondukas la necesajn politikajn ŝanĝojn kaj tiel retrovas sian ekvilibron.

9.   Maria Walewska  (de Octave Aubry, trad. el la franca, 87 paŝoj)
Imperiestro Napoleono I, batalante en Pollando kontraŭ la rusoj, konatiĝis kun juna pola nobela virino kaj enamiĝas je ĝi. ĝiaj samlandanoj, eĉ ĝia edzo, kuraŭigis ĝin pozitive respondi al lia amo kaj obteni de li la promeson, ke li restaŭros la sendependecon de sia patrio.. ĝi enamiĝas je li, sekvas lin al Parizo kaj eĉ donas al li filon. Dezirante legitiman filon, li divorcas sia edzinon Jozefina de Beauharnsis, sed tamen ne edziĝis al Maria, sed al aŭstra arkidukino.

10.   Milito kaj paco, unua parto de la kvar partoj (de Leo Tolstoj, trad. el el la rusa, 153 p.) Historio de tri rusaj nobelaj familioj dum la napoleonaj militoj. ĉe la familio Rostov oni festas la nomfesto de la patrino kaj la dua filino, Nataŭa. Pierre, nelegitima filo de grafo Bezuĉov, edukita en Parizo, admiras Napoleonon. Li malkondutas en Sankt-Peterburgo kaj estas sendita al Moskvo, kie mortas lia patro, la tre riĉa grafo Bezuĉov . Andrej Bolkonskij partoprenas en la batalo apud Austerlitz kaj estas grava vundita. Li tamen revenas hejmen.

11.  La filino de la kapitano, van Aleksander Poesjkin, liefdesroman tegen de achtergrond van de opstand van Poegatsjov in Rusland onder Katarina de Grote.


Mi eldonis je miaj propraj kostoj “Renardo Vulpo”, kiu, kvankam tradukita en versoj, tamen flue legiĝas kiel prozo.
"Karlo kaj Elegasto" estis eldonita de Gerrit Berveling en Nederlando, kiu ankaŭ eldonos la romanon ‘Imperiestra Moŝto’.
La aliajn tradukojn, kiuj estas malfacile eldonigi, mi volas senpage disponigi al ĉiuj esperantistoj en la mondo. Tial mi petis Albert Claesen, kreanto kaj mastro de la Esperanto-forumo, meti ilin en la Forumo, kion li akceptis. Tiel ĉiuj esperantistoj en la tuta mondo povas legi ilin sur sia komputilo kaj elŝuti.  En la daŭro de la nuna jaro, vi povos trovi tie la supre menciitajn verkojn, escepte de la n-roj 1, 2 kaj 8.
Mi deziras al vi agrablan legadon,

                     Pieter Jan Doumen

La elŝuteblaj verkoj estas:

"<a href="/doc/Romanoj/alarmsonorilo.pdf">Alarmsonorilo[/url]".
"Everard t’ Serclaes".
"Fluoro la foino".
"Soldato de Napoleono parto 1: Konskripto de 1813".
"Soldato de Napoleono parto 2: Waterloo".
"La filino de la kapitano".
"Maria Walewska".

Alklaku tutsimple la titolon de la romano por akiri la verkon.

« Lasta redakto: 25 decembro 2015, 20:09:40 ptm de Albert CLAESEN »

Albert1

  • Gasto
Re: Senpagaj e-libroj
« Respondo #1 je: 21 aprilo 2014, 19:04:02 ptm »
Hechtel-Eksel (Belgio), la  10-an de marto 2014

Pieter Jan Doumen

La elŝuteblaj verkoj estas:

 "Maria Walewska".
 "Konskripto de 1813 (Soldato de Napoleono 1)".
 "Waterloo (Soldato de Napoleono 2)".
 "Fluoro la foino".

Alklaku tutsimple la titolon de la romano por akiri la verkon.

Kara Pieter-Jan,
Mi tre dankas vin pro la aldonitaj libroj!
Ili tre plaĉas al mi.
« Lasta redakto: 25 decembro 2015, 20:10:53 ptm de Albert CLAESEN »

Albert1

  • Gasto
Re: Senpagaj e-libroj
« Respondo #2 je: 30 majo 2014, 20:04:30 ptm »
Laŭ la deziro de Jan, mi aldonis tri librojn al la kolekto.
ĉiuj verkoj estas libere elŝuteblaj.

Vidu la ĝeneralan tekston kun la klarigojn de Pieter Jan DOUMEN.

Klarigojn de Pieter Jan DOUMEN
« Lasta redakto: 25 decembro 2015, 20:06:57 ptm de Albert CLAESEN »