Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 16 decembro 2018, 08:59:31 atm
-
Provizora programo:
Sabato:
- posttagmeze: ĝenerala asembleo de Belga Esperanto-Federacio (BEF)
- paralele: kurso de Yves Nevelsteen pri Esperanto-komputilajoj kaj novaj teĥnikoj
- vespere: omaĝo al Marcel Delforge
Dimanĉo:
- matene, paralele: paroligaj kursoj nivelo 1 kaj 2
Loko: Junulargastejo (apud stacidomo Charleroi-Sud)
Detalaj informoj sekvos (aŭ kontaktu kristin.tytgat(a)skynet.be).
-
Jen pli da informoj pri la Ĝenerala Asembleo de Belga Esperanto-Federacio (BEF):
Dato kaj horo: Sabaton 23-a de marto, je 14h00.
Loko : Auberge de Jeunesse de Charleroi, Rue du Bastion d'Egmont, 3, 6000 CHARLEROI. 071/15 81 28
retadreso: <charleroi@aubergesdejeunesse.be> retejo: <https://lesaubergesdejeunesse.be/charleroi).
TAGORDO :
1) Enkondukaj vortoj de la Prezidantino.
2) URĜE: Dutaga kurssemajnfino en la junulargastejo - Klarigoj far Yves NEVELSTEEN kaj Kristin TYTGAT.
3) URĜE: Propono "Fonduso INSTINGO", far Valère DOUMONT kaj Yves NEVELSTEEN.
4) Organizado de la protokolo kaj de la listo de ĉeestantoj.
5) Aprobo de la raporto de la ĜA de BEF (Antverpeno: 24-an de marto 2018)
6) Funkciado de BEF : Financa Raporto. Elekto de A-Komitatano de UEA.
7) Informado pri la agadoj de FEL / APE / EBG / BEFA / ILEI / kaj Aliaj ...
8) Verdaj Skoltoj (https://verdajskoltoj.wordpress.com/)
9) Rilatoj kun UEA kaj EEU.
10) PEKO 2019 (18-22 de aprilo 2019 en Simmerath).
11) BENELUKSA KONGRESO (Septembro 2019).
12) ZAMENHOFFESTO (Decembro 2019).
13) Eksteraj agadoj kaj Internaciaj agadoj.
14) Komitata malŝarĝo.
15) Administrantaro – Kandidatoj – Elektoj.
16) Diversaĵoj.
-
Karaj FEL-aktivuloj,
Mi kore invitas la FEL-estraranojn kaj aliajn FEL-aktivulojn al la Ĝenerala Asembleo de BEF kiu okazos en Charleroi sabaton la 23an de marto 2019 je la 14h. Ĉi-sube vi vidas la tagordon.
Ĉar mi ne havas aktualajn listojn de FEL, mi eble forgesos inviti homojn.
Ni intencas en Charleroi kontroli la listojn de ĉiuj aktivuloj en Belgio.
Kun aktiva partopreno de FEL, APE kaj EGB al la BEF-kunsido ni povos efike diskuti la diversajn punktojn.
Se vi volas ankaù manĝi en Charleroi mi petas aliĝi pere de la ĉi-suba retejo :
https://belgaesperantofederacio.wordpress.com/
Estu bonvenaj !
Amike,
Kristin Tytgat kristin.tytgat(a)skynet.be