Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 29 junio 2012, 12:40:35 ptm

Titolo: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
Afiŝo de: PaulP je 29 junio 2012, 12:40:35 ptm
Titolo: Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
Afiŝo de: PaulP je 08 julio 2012, 08:50:37 atm
Estas interese konstati, kiom da homoj disvastigis la novaĵon pri la apero de la Bildvortaro. La komuniko de FEL en la socia retejo Facebook estis legita (nun en la 8a de julio) de 395 personoj. Inter tiuj 395 personoj, 43 kopiis la informon al sia propra paŝo. Tiel la anonco atingis 3023 personojn.

Unu el tiuj 3000 personoj decidis fari filmeton pri la novaĵo en Youtube. Sendube ankaŭ ĝi estos rigardata de dekoj aŭ centoj da interesitoj. Jen ĝi: http://www.youtube.com/watch?v=NIAExNx2bT0




Titolo: Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 08 julio 2012, 09:33:32 atm
..sed bedaŭrinde la informo en ĝi tiu forumo estas legita nur de 47 personoj, inter kiuj eble duono estas serĉmaŭinoj. ĉu iu havas ideon pri la kvanto de la aktiva flandra esperantistaro kiu vere aktivas je Facebook k.s.? Mi troveblas je Facebook ktp (ĉar oni insistis ke mi fari profilon) sed ne aktivas.
Kiel efike kaj rapide informi niajn membrojn ŝajnas esti nia plej urĉe solvota problemo.

Roland
Titolo: Re: FEL reeldonis la faman Esperanto-bildvortaron de Duden
Afiŝo de: PaulP je 08 julio 2012, 13:14:26 ptm
Laŭ mia takso en Facebook aktivas nun ?. 100 flandraj Esperanto-parolantoj. En Ipernity iomete malpli kaj nur parte samaj.

Ni ne povas devigi iun membriĝi en difinita socia retejo. FEL simple devas esti aktiva en ili ĉiuj, kaj tiel atingi kiel eble plej grandan grupon. La mesaĝon pri la apero de la Bildvortaro mi disvastigis tra la jenaj kanaloj:

- Ipernity http://www.ipernity.com/home/flandra_esperanto-ligo/?lg=eo
- Facebook http://www.facebook.com/Flandra.Esperanto.Ligo
- Twitter @FEL_Antverpeno
- Monato www.monato.ret
- Retbutiko www.retbutiko.net
- La listo "Nova" http://www.esperanto.be/fel/but/nova.php
- kaj kompreneble per Tiu ĉi forumo