+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Forpasis Geraldo Mattos (Brazilo)

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Geraldo Mattos (Brazilo)  (Legita 3559 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis Geraldo Mattos (Brazilo)
« je: 24 marto 2014, 08:06:26 atm »
Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto -  kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto. Esperanton li lernis en 1947-1948.


Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĝi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao. Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.  Dimanĝe, la 23-an de marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.


(iecolling(a)yahoo.com.br)


Je www.retbutiko.net videblas pluraj libroj de Geraldo Mattos (poezio, lingvistiko).