+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Ideo pri eventoj dum kongresoj ktp.. de Anna Löwenstein

Aŭtoro Fadeno: Ideo pri eventoj dum kongresoj ktp.. de Anna Löwenstein  (Legita 9598 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Ideo pri eventoj dum kongresoj ktp.. de Anna Löwenstein
« je: 29 majo 2009, 12:33:36 ptm »
trovata dum  serĉekskurso en la rete :

Mi proponas, ke unu el la kongresaj vesperoj estu dediĉita al “Movada Foiro”. La ideo estus prezenti panoramon de la Esperantaj movado kaj kulturo, en distra maniero.

   Tra la kongresejo, prefere en unu granda halo se tio eblus, alie en pluraj salonoj, oni disponigu amason da tabloj. ĉiu landa asocio, ĉiu faka asocio, la ĉefaj eldonejoj, ĉiu movada kaj kultura instanco rajtus ricevi tablon. Tie ili ekspozios siajn afiŝojn, siajn informfoliojn, siajn eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.

   ĉar la celo estus montri kiel eble plej vastan panoramon de la Esperanto-movado, ĉiuj asocioj, ĉu aliĝintaj ĉu nealiĝintaj, rajtus ricevi tablon senpage. Necesus decidi pri specifaj kriterioj pri kiuj rajtus ekspozicii: ekzemple landaj asocioj jes, lokaj kluboj ne. Kiel ĝenerala gvidlinio mi supozas, ke ĉiuj kiuj ricevas apartan mencion en la Gvidlibro tra la Esperanto-movado (t.e. la unua parto de la Jarlibro) rajtus ricevi tablon, kaj krome la plej gravaj eldonejoj.

   ĉiu partoprenanta asocio aŭ alia instanco rajtus vendi aŭ senpage disdoni materialojn, tamen evidente ne eldonaĵojn aŭ objektojn vendatajn ankaŭ en la kongresa libroservo. (En tiu kazo ili rajtus simple ekspozicii la koncernan eldonaĵon, kaj direkti interesatojn al la libroservo.) La vendataj objektoj ne nepre estu nur esperantaĵoj; povus temi ankaŭ pri tipaj produktaĵoj aŭ manĝetaĵoj de la propra lando. Cetere, necesus antaŭaverti la partoprenantojn, ke ili kunportu ian kovraĵon por sia tablo (ekzemple tipa ŝtofo el la propra lando); tio aldonus koloron al la ĉenerale festa kaj bunta etoso.  [Grava noto: Ne estas klare, ĉu en Florenco estos permesate vendi materialojn en la kongresejo. Pri tio necesos ankoraŭ diskuti.]

   Dum la publiko rigardus la ekspoziciaĵojn, samtempe ĉe unu fino de la salono povus okazi neformala koncerto de esperantaj kantistoj kaj grupoj. Krome povus esti televida ekrano kie oni montrus esperantajn vidbendojn aŭ scenojn el junularaj kaj infanaj aranĝoj.

   Tiel dum la vespero la publiko vagus de tablo al tablo, vidus kion oni faras en diversaj anguloj de la mondo, aliĵus al fakaj asocioj, informiĵus pri novaj projektoj, babilus kun la ekspoziciantoj, aŭskultus Esperantan muzikon, kaj espereble ankaŭ gustumus naciajn specialaĵojn. La ĝenerala celo estu je okazaĵo bunta, festa, distra, neformala.

 

                                                                      Anna Lowenstein

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Movado Foiro
« Respondo #2 je: 29 majo 2009, 15:28:45 ptm »
La ideo intertempe realiĝis kaj mi jam plurfoje kunorganizis ĝin dum UK, nome de IKEF (www.ikef.org), tamen ne ĉijare, ĉar mi ne partoprenos UK. eĉ jam estas tradicio ke ĝi okazas je sabato vespere, komence de la kongreso.
Estas interesa iniciato, sed ankaŭ estas problemoj:
- malfacilas (kiel ĉie en ĉiam) trovi sufiĉe da personoj por daŭre esti en la budoj;
- plejparto de la kongresanoj (do ankaŭ la organizantoj) alvenas je sabato, do ĉio devas esti preparata rapide, foje estas eta haoso;
- se eble okazas ekstere, bonege se estas bela vetero, sed ekde 9a-10a horo mankas lumo...
Konkludo: bona iniciato, sed perfektigota.