Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Sekretario F.E.L. je 18 januaro 2012, 17:49:33 ptm

Titolo: 13a - 21a de Aprilo : Printempa Semajno Grésillon
Afiŝo de: Sekretario F.E.L. je 18 januaro 2012, 17:49:33 ptm
La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 kunlaborante kun ILEI.
Vi povas ekde nun aliĝi rete: gresillon.org/printempo.
Profitu redukton de 10% por aliĝo ĝis fino de februaro.

ĉi-jare, Mireille Grosjean honorigas nin per sia veno, shi  riĝigos nian programon danke al siaj spertoj tra la mondo.
Miguel Ángel González Alfonso venas el Kubo por paroli al vi pri sia lando.
Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensivajn Esperanto-kursojn.
Post la kurso eblas trapasi internacian Esperanto-ekzamenon en 3 niveloj.


La estrino de la semajno
Jannick HUET




gresillon.org/printempo