Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 07 majo 2020, 18:07:50 ptm

Titolo: (Reta) Ite Tytgat - Kiel detekti kronviruson
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 07 majo 2020, 18:07:50 ptm
Multe oni lasttempe jam parolis pri la kronviruso COVID19, pri la infekto, pri la eventualaj rimedoj, ktp.

Sed ĉiam oni venas je la sama punkto: testoj!

Ite klopodos klarigi kiaj testoj ekzistas kaj kion ili signifas por la homaro.La prelego okazos je la 10a matene per aplikaĵo Zoom, kiu estas kaj retpaĝo kaj programo (vidu ĉe: Zoom (videokomunikilo) - Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Zoom_(videokomunikilo))).

Se vi volas partopreni, sendu retmesaĝon al Yves Nevelsteen yves@ikso.net.
Li sendos al vi la ligilon (adreson kaj pasvorton).
Titolo: Re: (Reta) Ite Tytgat - Kiel detekti kronviruson
Afiŝo de: flandra kampulo je 31 majo 2020, 10:58:33 atm
Cxu eblas revidi cxi tiun prelegon?
Titolo: Re: (Reta) Ite Tytgat - Kiel detekti kronviruson
Afiŝo de: PaulP je 31 majo 2020, 11:28:02 atm
Cxu eblas revidi cxi tiun prelegon?
Se mi ĝuste memoras, Ite refaros la prelegon en iu ĵaŭdo. Espereble Klaas, la sekretario de la Antverpena Grupo, vidas tion ĉi, kaj povos konfirmi.
Ŝi faros la prelegon ankaŭ (virtuale) en la Londona Grupo la 12an de junio, je la 7a horo Londona tempo, 8a horo vespere nia tempo.