Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 16 oktobro 2017, 08:42:21 atm

Titolo: Luminesk (GEA) de 26 decembro ĝis 3 januaro
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 16 oktobro 2017, 08:42:21 atm
Ĉu Silvestra renkontiĝo? Ĉu de Germana Esperanto-Asocio? Ho, kio estas tio? Tio verŝajne estas via reago legante tion ĉi.
Sed vi prave legas: Germana Esperanto Asocio ekde la jarfino 2015 ofertas novan silvestran renkontiĝon!

La dua LUMINESK' okazos en Haltern am See (suda monastera lando) inter la 27.12.2017 kaj la 03.01.2018!
La aranĝo komenciĝos je la 27a de decembro kaj daŭros ĝis la 3a de januaro. La organizantoj ŝanĝis la tempon je unu tago, ĉar tio ŝajnas esti pli konvena al la deziroj de la partoprenantoj.
Parta partopreno eblas.

Legu ĉi tie pli pri la nova LUMINESK'!
Ĉefa kontaktpersono: Andreas Diemel
Kontaktebleco: demandoj@luminesk.de aŭ https://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-0