Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Lodchjo je 30 majo 2010, 23:13:11 ptm

Titolo: serĉpromeno en Gento.
Afiŝo de: Lodchjo je 30 majo 2010, 23:13:11 ptm
Partoprenu la ĉiujaran serĉpromenon de la klubo de Gento je la 5a de junio!
Ekiro je Vredeshuis (Sint-Margrietstraat 9, 9000 Gent) inter la 13,30a kaj la 14,30a horo.
Vespermanĝo: farĝitaj sandviĉoj kun kafo je la 18,30 horo
Kostoj: la promeno + vespermanĝo € 10,00 (nur la promeno = € 2,50)
Pagenda al La Progreso 001-2393663-70 (Eksterlandanoj pagas surloke, sed nepre anoncu vian partoprenon)

Pro laboregoj en la urbocentro la Vredeshuis estas malfacile atingebla.ĉe la stacidomo Sint-Pieters vi prenu la tramon 4 kaj post ± 12 min vi eliru ĉe la Rabot aŭ post ± 25 min je la fina haltejo ĉe la Sint-Margrietstraat.
Titolo: Re: serĉpromeno en Gento.
Afiŝo de: PaulP je 31 majo 2010, 12:17:06 ptm
Mankas indiko de dato en la artikolo, sed el la rubriko Kalendaro eblas ekscii, ke temas pri sabato la 5a de junio.  ::)