+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Re: Zamenhoftago je 15 decembro en Lieĝo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je Hieraŭ je 15:32:15 »
La Zamenhoffesto okazos je la 15a de decembro en Temple Protestan, Quai Marcellis 22, 420 Liège (1,7 km de la stacidomo Guilemins), buso 17).

Informilo kaj aliĝilo je https://framaforms.org/zamenhoffesto-2018-en-liego-1538756230

Akcepto ekde la 11a horo, fino ĉirkaŭ la 17a.

Kotizo: 30 eŭroj (ĝis la 1a de decembro, poste 35 eŭroj) pagota antaŭ la 12a de december al konto BE72 0003 2585 3716 de APE (Association pour l'Espéranto).
2
Agenda / Agendo / Re: TEJO-kongreso: Badajoz, Hispanio, 4-11 aŭgusto 2018
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 Oktobro 2018, 11:25:09 atm »

En la novaĵretejo La Balta Ondo aperis artikoloj pri la 74a Internacia Junulara Kongreso en Badajoz (Hispanio) kaj pri la 47a Infana-adoleskanta Kongreseto en Almada (Portugalio), publikigitaj en la oktobra numero de “La Ondo de Esperanto” http://sezonoj.ru/

4
Agenda / Agendo / Rakonto pri la plej freŝdataj esperantokongresoj
« Lasta afiŝo de martinod je 11 Oktobro 2018, 11:52:37 atm »
Nicky Janssen rakontos pri la plej freŝdataj esperantokongresojhttp://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj
5
Agenda / Agendo / Seminario pri germana opozicia literaturo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 10 Oktobro 2018, 10:14:18 atm »
Seminario pri germana opozicia literaturo en la germana, angla kaj Esperanto. La celo: esplori potencialon de la nuntempa germana opozicia literaturo por progresigo de Germanio kaj ĝia popolo. La 25an de novembro 2018 je la 16a horo okazos vizito al Ŝtutgarta Librosemajno 2018, Haus der Wirtschaft (Domo de Ekonomio), Willi Bleicher-Strasse 19, DE-70174, Stuttgart, Germanio. 16.00 - vizito al la libroekspozicio (plejparte en la germana lingvo), prezento de parto de traduko el la germana en Esperanton de libro „Aĉetitaj Ĵurnalistoj” de Udo Ulfkotte. 18.00 - en halo Reutlingen Stuttgarter Buchwochen (Ŝtutgarta Librosemajno) Fritz Erik Hoevels prezentos sian novan libron „La Dekstra/Maldekstra - Konfuzo” kaj gvidos diskuton pri ĝi. La diskuto okazos en la germana, angla kaj Esperanto. Eniro kostas 2,5 eŭrojn. https://www.ahriman.com/termine.htm Ni kolektiĝos antaŭ la enirejo antaŭ la 16a horo. Bonvenon! Organizanto: Vladimir Minin, mininvl@yahoo.com. (www.monato.net)
6
Familia vivo / Forpasis Marcel Delforge
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 07 Oktobro 2018, 07:26:47 atm »
Kun malĝojo, ni informas vin pri la forpaso de Marcel Delforge, la 6-an de oktobro je la 2-a matene en la malsanulejo de Loverval, Belgio. Li estis 87jara.

Marcel estis ege aktiva en la Esperanto-movado: en sia klubo de Charleroi, en la belga movado kaj ĉe UEA. Li ankoraŭ partoprenis la ĝeneralan asembleon de la valona asocio ĉi 22an de septembron.

Marcel ripozas en la funebrejo « Crispin », Avenue Paul Pastur 348, 6032 Mont-sur-Marchienne.

Oni tie povos omaĝi al li de dimanĉo ĝis ĵaŭdo de la 17a ĝis la 19a horo.

La forporto de la korpo okazos en la funebrejo inter la 12a kaj 13a horo kaj la enterigo ĉe la tombejo de Mont-sur-Marchienne, Rue du Cimetière, je la 13a30.

Ne estos religia ceremonio.

Valère Doumont kaj Mireile Marnette


Vidu ankaŭ je:
- https://www.maisoncrispin.be/pages/defunts/defunts.html
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Delforge


7
Agenda / Agendo / Bruselo: la 17an de Oktobro prelego de Ella STRUG pri Kader ABDOLAH
« Lasta afiŝo de Nikolao je 29 Septembro 2018, 16:49:56 ptm »
 Merkredon la 17an de Oktobro 2018 je la 18:30Prelego de Ella STRUGpri « Kader ABDOLAH »
Ella STRUG parolos pri Kader Abdolah perse nederlanda aŭtoro de multaj premiitaj libroj. ni povas diri ke lia vivo povas esti bela ekzemplo kiel enmigranto povas surprizi per sukceso en sia nova lando per tute neatendita laboro. Vojo kiun li sekvis ne estas facila kaj certe ebla por ege malmulte da homoj. Sed tamen estas interese ekscii iom pri tio.
Ĉe la 2a etago, salono Casablanca 2, De Pianofabriek, Fortstraat 35, 1060 St-Gillis 
8
Agenda / Agendo / Re: Zamenhoftago je 15 december en Lieĝo
« Lasta afiŝo de Marc Cuffez je 29 Septembro 2018, 11:37:50 atm »
Laŭ la lastaj informoj de Flory, ĝi okazos en Tilff
9
Agenda / Agendo / Re: Bruselo, 3 oktobro 2018: Dimitrios PAPADAKIS pri satelitoj
« Lasta afiŝo de Nikolao je 28 Septembro 2018, 22:18:22 ptm »
Merkredon la 3an de Oktobro 2018 je la 18:30Prelego de Dimitrios PAPADAKIS« Satelitoj por la observado de la Tero »
Dank’ al tutmonde konataj retaj servoj pri mapfarado kaj navigacio, multaj homoj jam vidis satelit-faritajn bildojn de sia lando, urbo aŭ eĉ hejmo. Sed malmultaj el ili konas la diversajn aliajn uzojn de la satelitodatumoj. Krom tiuj por la veterprognozoj, temas pri sciencaj esploroj, mediprotektado kaj multaj aplikaĵoj en nia ĉiutaga vivo! Eksciu pri ili kaj pri Evenflow, juna  Konsilista Entrepreno en tiu kampo. 
Ĉe la 2a etago, salono Casablanca 2, De Pianofabriek, Fortstraat 35, 1060 St-Gillis
10
Agenda / Agendo / 104a UK en Lahtio, Finnlando, 20-27.7.2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 28 Septembro 2018, 17:27:45 ptm »
En 2019 la Universala Kongreso okazos en Finnlando; vidu informojn je https://uea.org/kongresoj/ .
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10