+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Vegetaranaj esperantistoj kongresos

Ligitaj eventoj

  • Nitra (SK): TEVA-kongreso: 17 julio 2014 - 18 julio 2014

Aŭtoro Fadeno: Vegetaranaj esperantistoj kongresos  (Legita 2834 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Vegetaranaj esperantistoj kongresos
« je: 16 marto 2014, 22:37:09 ptm »

Inter la 17-a kaj la 18-a de Julio okazos la 1-a Kongreso de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Tiu aranĝo estiĝos en la urbo Nitra, okcidenta regiono de Slovakujo, samtempe al la Somera Esperanto-Studado (SES).

Laŭ la retejo de TEVA (http://vegetarismo.info/teva-kongreso-2014/kostoj/), tiu evento celas doni al ties anoj la eblon interkonatiĝi unu la aliajn. Krome ĝi ebligos al ili lerni kaj instrui.

ĉar en tiu sama loko estos centoj da esperantistoj, kiuj partoprenos unu aŭ ambaŭ aranĝojn, TEVA uzos la okazon por diskonigi kaj pridiskuti sian doktrinon. Tio ebligos al ĝi varbi novajn membrojn.