Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

eldona agado de FEL

(1/3) > >>

ivo:
Antaŭ kelkaj tagoj, en la televida novaĵo oni menciis la Londonan librobutikon, kie oni povas mendi libron, kiu tuj estos presata kaj preta en kelkaj minutoj.
Tio pensigas min pri la problemo de nia presmaŝino malnova kaj kadukiĝanta kaj de nia presisto, kiu alproksimiĝas al emeritiĝo
Mi tuj havis jenan reagon: tio estas ĵuste kion ni bezonus en Esperantio. Ekzista ja aro da valoregaj manuskriptoj, sed nia merkato estas tro malgranda por eldoni ilin. Alia problemo estas la stokoj: tunoj da libroj perdiĝas ĉar oni devis presi tro multajn ekzemplerojn kaj subite mankas la spaco por stoki ilin. Tiu danĉero ankaŭ ekzistas por la stokoj de FEL. Daŭras multe tro longe antaŭ ol la investita mono revenas ĉe la eldonisto.
Dum ideointerŝanĝo jam mi aŭdis ke la aĵetprezo de digitala presmaŭino estus tro alta por pensi pri tiu ebleco. Tamen, en la reto, mi rigardis ofertojn pri jam uzitaj digitalaj presiloj. Mi efektive trovis ekzempleron por 4-kolora preso por 10.000 eŭroj. Evidente mi ne povus juĝi ĝiajn eblecojn kaj kvalitojn. En nia kazo ne sufiĵus kopiilo, sed aparato, kiu ankaŭ povus bindi. ĉar ĵuste la bindado estas unu el la elementoj, kiuj multe altigas prezojn kaj longe prokrastas eldonadon.
Mi jam aŭdis la argumenton, ke digitala libro estas ankoraŭ tro multekosta. Mi trovis retpaĝojn de presisto en Maaseik, kiu asertas ke libro digitale presita en 100 ekzempleroj kostus nur iom pli ol la duono de la sama libro, presita ofsete. En la retpaĝoj de Bobex.be oni povas eĉ kompari prezojn por difinita varo. Krome, se la problemo de la stokado forfalus, FEL povus kontenti pri malpli granda diferenco inter kostoprezo kaj vendoprezo. FEL eble povus konvinki libroservojn por redukti ilian rabaton, ĉar ankaŭ ĉe ili malaperas la problemo de stoko: ili povus kontenti pri 1 aŭ 2 ekzemplerojn de cxiu eldonaĵo kaj eventuale sendigi pliajn ekz. rekte de FEL al la kliento. 
Evidente, se FEL iam konkludus pri aĵeto de tia digitala presmaŭino, ĝi devus unue efektivigi ampleksajn esplorojn. ĉu eblas trovi mecenato(j)n, kiuj pretas kuninvestiĝ Ju pli da tekstoj estas disponeblaj ĉe FEL, despli interesa fariĝas la sistemo. ĉu eblas akiri datumojn de ne plu haveblaj libroj? Cxu la ĉefaj eldonistoj pretas kunlabori kun FEL, tiel ke FEL povus prizorgi la forsendadon al iliaj klientoj? 
Sendube la tuta projekto, pri kiu mi pensas bezonas multege da energio de iu persono por trovi sinergion inter aŭtoroj, eldonistoj kaj sponsoroj. Kaj do mi pensas ke ĉio restos nur revo. Tamen, mi vortigis mian revon … oni neniam scias.
Sed se do oni ne aĵetos digitalan presmaŭinon, mi opinias ke indas fari la prezkomparon. Eble indas trovi digitalan presejon, kun akcepteblaj prezoj, kie FEL povus mendi po kelkdek libroj. La eldonagado multe rapidiĵus, la problemo de la grandagaj stokoj malaperus, kaj cxiu eldonaĵo subite fariĝas senriska kaj eĉ profitiga, sendepende de la vendokvanto.     

Albert1:

--- Citaĵo de: ivo je 01 julio 2009, 09:52:33 atm ---Mi jam aŭdis la argumenton, ke digitala libro estas ankoraŭ tro multekosta. Mi trovis retpaĝojn de presisto en Maaseik, kiu asertas ke libro digitale presita en 100 ekzempleroj kostus nur iom pli ol la duono de la sama libro, presita ofsete.   
--- Fini citaĵon ---

Se tio povus iomete helpi por kompari, estas digi-presejo en Hasselt kie oni eble povus demandi pli da detaloj.
Estas presejo kiu liveras librojn kaj documentojn al lernejoj kaj firmaoj.
Persone mi ne konas ilin sed eble estus interesa se spertuloj de la grafika centro prenus kontakton kaj eventuale povas viziti la printejon?
 
La kontaktadreso kaj retejo estas:

--- Citaĵo --- Digitaal printen en kopiëren op industriële hoge-resolutieprinters, gevolgd door een professionele afwerking. Lever gewoon uw opdrachten aan per e-mail of ander digitaal medium.

Afhaal- en leveringsservice voor scholen en bedrijven. Diepenbekerweg 4-6
B-3500 Hasselt
Tel. +32 (0)11 22.60.74
Fax : +32 (0)11 22.79.53
E-Mail : info@digiking.behttp://www.digiking.be/
 

--- Fini citaĵon ---

Roland Rotsaert:
Dum la pasinta kunveno Jan Doumen (se mi bone memoras) vendis libron ŝajne presitan laŭ tiu procedo. Laŭ li estis sufiĉe multekosta.

Roland

PaulP:
En la lasta jaro mi regule petis prezofertojn de ciferecaj presejoj, kaj ĉiam mi devis konstati, ke la prezoj estas nepageblaj. Unu ekzemplo: la lasta libro de Christian Declerck (Spitaj - kiel hidrargo) kostas nun al la publiko 19,99 eŭroj. Se ni mendus 100 ekzemplerojn de tiu sama libro en la presejo, kiun Ivo sugestis, nur la kostoprezo jam estus 27 eŭroj. Al tio oni devas aldoni 6 % da imposto, la transportkoston de la presejo al ni, la gajnon de la vendanto, senpagajn ekzemplerojn por recenzoj, ktp ktp. Kiu aĵetus tian libron kontraŭ 50 eŭroj, do je 250 % de la nuna prezo?

Lodchjo:
Mi antaŭ jaro aŭ du multe esploris pri cifereca presado. Tia presilo estas ege kosta kaj postulas multe da spaco. Por nia eldonritmo de libroj estas malbona investo. Mi ne scias ĉu indas/eblas per ĝi ankaŭ fari MONATOn? Laŭ mia imago, tia maŭino ne estas farita por vinktita grandformato, sed eble mi eraras.

La nuna situacio estas fakte preskaŭ ideala. SED, efektive, ne eterna. Pro la grandega investo kiun postulas tia maŭino, mia nuna sinteno estas: ni daŭrigu kiel nun, atendante plu-evoluon de elektronika legado, eĉ se tio ne estas ideala solvo.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio