+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Saarbrücken: 14a novjara renkontiĝo kaj 7a Internacia Semajno por Junuloj

Ligitaj eventoj

  • Saarbrücken: NR+NIS: 27 decembro 2015 - 03 januaro 2016

Aŭtoro Fadeno: Saarbrücken: 14a novjara renkontiĝo kaj 7a Internacia Semajno por Junuloj  (Legita 2911 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

La 14-a Novjara renkontiĝo (NR) okazos en Saarbrücken, tuj apud Francio. Taŭga regiono por internacia kunveno, ĉu neĉ Ekzemple trajnoj el Parizo bezonas eĉ ne du horojn...


Por familioj kaj "nefamilioj"


Multaj el vi jam aliĝis kaj antaŭĝojas denove kunveni en internacia rondo. Aliĝis ankaŭ jam trideko da infanoj kaj junuloj, fine kutime estas sesdeko - jes, NR kaj NIS estas tre taŭgaj por familioj, estas multaj programofertoj por infanoj, tiel ke la gepatroj povas iom senzorge ĝui la kunestadon kun samaŭuloj.
Sed certe NR ne estas nur por familioj. Bonvenas ĉiu sendepende de la aĵo kaj fakte kutime trideko da partoprenantoj estas "nefamilioj" - unuopuloj kaj paroj sen (ĉeestantaj) infanoj.


7a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj


Dum la pasintaj jaroj Novjara Internacia Semajno (NIS) establiĝis kiel kunveno por junuloj ĉe la okcidenta rando de Germanio, ĝis nun ĉefe inter proks. 12 kaj 20 jaroj. Pro la longa distanco al la ĉi-jara JES kelkaj pli aŭaj junuloj jam anoncis sian partoprenemon...


Formiĝis en NIS internacia grupo de dudeko da junuloj, kiuj vivas sian propran ritmon laŭ siaj deziroj. NIS estas ideala kunveno, kiam gepatroj kaj junulaj infanoj volas komune ferii, sed tamen havi sian apartan programon. Sed kompreneble kelkaj pli aŭaj junuloj afable permesas al siaj gepatroj ferii aliloke...


Skolta ekskurso


ĉi-jarfine la Verdaj Skoltoj planas dutagan ekskurson dum la semajno. Estos orientiĝa marŝado kun serĉado, memkuirado, tranoktado en iu dometo... Certe Valère Doumont sperte kaj bele aranĝos tion.


Koncertoj dum NR


ĉi-jare planas viziti nin kaj koncerti por ni ?omart kaj Nataŭa, kiuj jam pli frue ĝuigis nin dum pluraj NR-oj. Pliaj muzikaj ofertoj estas preparataj.


Prelegoj, laborgrupoj, promenoj...


Kiel kutime estos proks. okdeko da diversaj ofertoj dum la semajno - prelegoj pri plej diversaj temoj, laboraj kaj diskutaj rondoj, promenoj por iom senstreĝiĝi ekster la domo...


Kaj kompreneble estos kafejo por libere babili kun malnovaj amikoj kaj novaj konatoj.
Lingvo-kursoj


... okazos, kiel ĉiam, en diversaj niveloj, por komencantoj, progresantoj, konversacia rondo.
Veraj lingvokursoj por infanoj kaj junuloj supozeble ankaŭ ĉi-jare ne estos - la sperto montras, ke la geknaboj dum la ferioj preferas ferii al ĉio lernej-simila... Ili lingve spertiĝas dum la diversaj programeroj.


ĉu vi eble ŝatos partopreni en NR kaj NIS?
Nu, eble ĉetu rigardon al la Facebook-paŝo
https://www.facebook.com/events/701061096672344
Eble iom legu sur http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
aŭ iom informiĉu ĉe jamaj kaj plurjaraj aliĝintoj pri NR; jen la listo
ĉi-jara http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr14.php
kaj pasintjara http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr13.php
ambaŭ kun aĵostatistiko.


Kaj por tuj aliĝi
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo