+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Eksperimenta seminario pri E-instruado en Pforzheim (apud Karlsruhe)

Ligitaj eventoj

  • Pforzheim: Seminario pri E-instruado: 16 oktobro 2015 - 18 oktobro 2015

Aŭtoro Fadeno: Eksperimenta seminario pri E-instruado en Pforzheim (apud Karlsruhe)  (Legita 2469 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1316
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

BAVELO kaj Esperanto France-Est invitas al interesa eksperimenta seminario pri Esperanto-instruado

Venu ĝui eksterordinaran Esperanto-seminarion franc-germanan en la Nigra Arbaro ĉioktobre.

Ni seminarios en eksperimenta formo: ne prelege, sed interaktive, en stilo de metiejo. Venu do, ni bezonas vin, ĉar ni volas lerni unu de la alia. Ankaŭ de tio, kion vi spertis lernante aŭ instruante, ni volas profiti. Do partoprenu kaj profitu viaflanke.

Per la nuna generacio de la Esperanto-komunumo la sekva generacio lernas paroli Esperanton. Do jam parolante Esperanton vi estas kvazaŭ instruisto de nia lingvo. La kurso estas paroliga.

Martin Ptasinski kaj Alois Eder gvidos la interaktivan trejnadon de kursgvidado.

Ni laboros per la materialo de Edukado.net kaj uzos la libreton “Poŝamiko” (aĉetebla surloke).

riĉa vizitprogramo laŭelekte kaj gaja distre-informa vespera programo akompanos la aranĝon.

Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová klarigos, kio estas podkasto, prezentos ekzemplon kaj demonstros fari podkaston. Eblos ekzerci esti intervjuata.

Sabaton vespere ĉeestos Sebastian Kirf kaj montros en distra formo la eblecojn, kiujn ebligas la diversaj novaj iniciatoj de GEA.


Kie?                   En Pforzheim (apud Karlsruhe)

Kiam?                16.-18. oktobro 2015

Kiel aliĝi kaj kiel ricevi pliajn informojn? - ĉe http://esperanto-bw.de/seminario-eo