+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Laborpropono en Ĉinio

Aŭtoro Fadeno: Laborpropono en Ĉinio  (Legita 4045 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Laborpropono en Ĉinio
« je: 28 decembro 2017, 13:58:58 ptm »
La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang (provinco Gansu), kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du ĝis kvar eksterlandajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantajn lecionojn kiel nedevigan programon por interesataj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kiu sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli unu semajnon ĝis 12 monatojn laŭ sia plaĉo. Al tiuj kiuj laboras pli ol 6 monatojn, la Kolegio repagos la koston de la dudirektaj vojaĝoj. La retejo de la Kolegio:[/color]http://www.plvtc.cn/.
Lokaj esperantistoj en la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio, pretas helpi en la instruado de Esperanto en la kolegio. Interesatoj pri tio kontaktu s-ron Trezoro Huang Yinbao<
trezoro@qq.com[/font][/size][/email]> kaj s-ron Ardo<[/color]esphugp@126.com[/size][/email]>. skajpo: huangyinbao.
Vikipedio en la angla: https://en.wikipedia.org/wiki/Pingliang.  (laŭ EKO 2017 - Stefan MacGill)