Agendo / Agenda > Agenda / Agendo
47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto dum UK
(1/1)
Roland Rotsaert:
47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto okazos de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2018 en urbo Almada, Portugalujo.
Temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»
Bonvolu legi la bazajn informojn kun prezoj en bertosch.free.fr/iik2018
Jen la unuaj 16 aliĝintoj bertosch.free.fr/iik2018/alighintoj.htm
La IIK-ejo distancas de la UK-ejo nur 10 km, ĝis atingeblas per aŭto (10 minutoj) kaj rekta buso (30 minutoj)
Gepatroj de junaj infanoj povas dormi en la IIK-ejo (junulgastejo) kaj eĉ en la sama dormĉambro kun ili. Tiel gepatroj povas lasi siajn idojn solaj nur dum kelkaj horoj, ĝui UK-on dum la tago, reveni rapide kaze de bezono.
La unua aliĝperiodo daŭras ĝis la fino de la monato februaro. Jen la aliĝilo:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSemnPaKLYHikRBznQzjAR_f7KVQM7o727xpXoW9CyLju3yVZw/viewform
Cetere, nia teamo ĝojas, kiam UK-aliĝantoj faras donacon al la kongresa fondaĵo «Infana kongreseto». Kiu ne ĉeestos UK-on, bonvolu donaci al IIK en tiu paĝo https://uea.org/alighoj/donacoj/iik
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio