Agendo / Agenda > Agenda / Agendo

Bruselo: Kiel efike agi por Esperanto?

(1/1)

PaulP:
Interreto, Facebook-reklamoj, Jutubaj filmetoj, Amikumu.... estas pli kaj pli da ebloj por agi por Esperanto!
 Tamen niaj rimedoj estas limigitaj. Kiel plej bone uzi ilin?
 Ekde 2011 Valère organizis ĉiujare Esperanto-semajnfinon en Belgio (PEKO). En 2012, li lanĉis la projekton Verdaj Skoltoj por Esperanto-adoleskuloj. Li ankaŭ reklamis Esperanton dum la muzikfestivalo LaSemo, dum lingvaj festivaloj (Excel'Langues), instruis en bazlernejo en 2016-2017, helpis Viviane Tits lanĉi novan E-grupon apud Lieĝo, lanĉi babil-tablon en Lieĝo, ktp.  Venu malkovri la kulisojn malantaŭ liaj agadoj kaj ŝteli lian sperton!Merkredo, junio 13 ekde 6:30 ptm ĝis 8 ptm
Fortstraat 35, Sint-Gillis.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio