+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Humphrey Tonkin en la 37-a malferma tago de UEA

Ligitaj eventoj

  • Malferma Tago UEA: 24 novembro 2012

Aŭtoro Fadeno: Humphrey Tonkin en la 37-a malferma tago de UEA  (Legita 3028 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Humphrey Tonkin en la 37-a malferma tago de UEA
« je: 16 novembro 2012, 19:12:27 ptm »
La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 24-an de novembro 2012,
estos unu el la lastaj aranĝoj de la ĉi-jara festado de la 125-jariĝo de
Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la
temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Krome li traktos, sub la temo
Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la nocion ke
Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco, ke
ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura
kaj lingva fono de la verkinto.
 
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone
al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato
en la libroservo , butikumi en la bazaro de eperantaĵojn kaj gajni premiojn
en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan
tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.