+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Hispana Esperanto-biblioteko en Europeana

Aŭtoro Fadeno: Hispana Esperanto-biblioteko en Europeana  (Legita 4404 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1317
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Hispana Esperanto-biblioteko en Europeana
« je: 15 marto 2013, 14:02:19 ptm »

Kiel unua Esperanto-biblioteko, la Bitoteko (la ciferecigita/bitigita parto de la biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio)  aperas en la portalo de Europeana: http://www.europeana.eu/portal/search.html?query=europeana_dataProvider%3A%22Bitoteko+%28Federaci%C3%B3n+Espa%C3%B1ola+de+Esperanto+%3D+Hispana+Esperanto-Federacio%29%22
 
 
Kvankam la kontrakto kun Europena, subskribita pere de la Hispana Ministerio pri Kulturo, estis oficialigita en septembro 2012, la fakta ekapero en la portalo prokrastiĝis pro diversaj problemoj, inter kiuj, la ĝisdatigo de la Europeana-programaro.
 
Sed finfine, ekde hodiaŭ, niaj dokumentoj alireblas pere de la bita biblioteko de la eŭropa Unio.
 
Baldaŭ publikiĝos artikolo en la esperanta gazetaro kaj en la HEF-retejo.   (biblioteko@esperanto.es)