Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 15 marto 2010, 15:15:20 ptm

Titolo: Reaperis la unua novelaro de Johán Valano
Afiŝo de: PaulP je 15 marto 2010, 15:15:20 ptm
Estonte Flandra Esperanto-Ligo eldonos siajn novajn verkojn en la klasika papera formo, kaj en elektronika formo. Sed ankaŭ jam delonge elĉerpitaj verkoj nun estos reeldonataj kiel e-libro.

La unua verko, kiun FEL reeldonis, estas unu el la unuaj libroj de la fama kaj bedaŭrata aŭtoro Johán Valano (Claude Piron), nome lia novelaro

                           
ĉu rakonti novele?

La novelaro ekde nun estas havebla en du bazaj formoj: ePub (por iPhone, Sony, jetBook, Windows, Macintosh, Linux ...) kaj Mobipocket (por Symbian, BlackBerry, Palm, Windows Mobile ...) kontraŭ nur 3 €. Eblas facile mendi la verkon tra la retbutiko: http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=novele

Agrablan legadon de tiuj bonegaj noveloj!